Sfântu Gheorghe
Sfântu Gheorghe - jen rumane, prononco [sfıntu gjorgje], hungare Sepsiszentgyörgy [ŜEPŝisentdjørdj], germane Sankt Georgen [zankt geORgn], jide סנט דזשארדזש, do "snt dĵardĵ" - estas urbo en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de la Montaro de Baraolt, nordoriente de Braŝovo. De 1968 ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Covasna. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Chilieni, Coşeni kaj Şugaş Băi.
Sfântu Gheorghe | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Covasna | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 520003–520093 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 50 080 (2021) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 52′ N, 25° 47′ O (mapo)45.86527777777825.787777777778Koordinatoj: 45° 52′ N, 25° 47′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 555 m [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sfântu Gheorghe [+] | |||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Sepsiszentgyörg havis 8 685 loĝantojn, en 1992 67 220 (el kiu 74% hungaroj). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 50 080 loĝantoj.
Historio
redaktiLaŭ la dokumentoj la sikuloj loksidiĝis tie antaŭ 1224. Ĝis 1876 ĝi estis la ĉefurbo de Triseĝoj (rumane: Trei Scaune, hungare: Háromszék). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék). La konstruaĵo de Székely Nemzeti Múzeum estis projektita de Károly Kós.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-19., 1993-2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Bácsszentgyörgy!
Kulturaj institucioj
redaktiGravaj kulturaj eventoj
redakti- Inter 28-a de marto kaj 19-a de aprilo 2007 oni organizis fotoekspozicion el 250 originalaj verkoj de fotografistoj Brassai, Robert Capa, André Kertész, László Moholy-Nagy kaj Márton Munkácsi.