Granda sfinkso en Gizo

(Alidirektita el Sfinkso de Gizo)

La granda sfinkso en Gizo estas granda duone homa, duone besta statuo, troviĝanta en ebenaĵo de Gizo en Egiptio en okcidenta riverbordo de Nilo. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu kiam estis kreita kaj ĝenerale oni kredas, ke ĝi estis kreita fare de antikvaj egiptoj en la 3-a jarmilo antaŭ nia erao.

Granda sfinkso en Gizo
sphinx • vidindaĵoarkeologia loko [+]

Supermara alteco23 m [+]
Koordinatoj29° 58′ 31″ N, 31° 8′ 16″ O (mapo)29.9752731.13768Koordinatoj: 29° 58′ 31″ N, 31° 8′ 16″ O (mapo)

Estiĝo26-a jarcento a.K.E.

Granda sfinkso en Gizo (Egiptio)
Granda sfinkso en Gizo (Egiptio)
DEC

Map
Granda sfinkso en Gizo
Vikimedia Komunejo:  Great Sphinx of Giza [+]
vdr

Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, ni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo Sfinx (sfinkso) estis kreita en la antikvo fare de grekoj kaj ĝi devenas el egipta vorto seŝenpaĥ, kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.

Sfinkso en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la Sfinkso:

 
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Eksteraj ligiloj redakti