Sh (ŝelo)
La Bourne-ŝelo aŭ mallonge sh estas simpla uniksa ŝelo, originale verkita de Stephen Bourne [born]. Elirinte kun "Versio 7" de Unikso en 1977 ĝi estas preskaŭ la originala uniksa ŝelo – antaŭis ĝin nur tiu de Ken Thompson, kies pluevoluigaĵo sh estas. Ĝia komanda-dosiera nomo estas "sh", la sama kiel tiu de la ŝelo de Thompson.
sh estas ankoraŭ populara kaj la defaŭlta ŝelo de novkreita uzantokonto ĉe multaj GNU/Linuksaj sistemoj. sh estas la bazo de multaj aliaj ŝeloj, ekzemple ksh, dash (nun la defaŭlto en Debian) kaj bash. La programo de sh lokiĝas en /bin/sh en la plejmulto de uniksaj sistemoj.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.focusresearch.com/gregor/psh[rompita ligilo]
- http://steve-parker.org/sh/bourne.shtml
- http://www.in-ulm.de/~mascheck/bourne
- http://heirloom.sourceforge.net/sh.html