Shahram Nazeri

kurda-irana muzikisto kaj kantisto

Shahram Nazeri (en persa شهرام ناظری, en kurda Şehram Nazirî, شارام نازری, naskiĝis la 18-an de februaro 1950 en Kermanŝaho, Irano) estas irana muzikisto kaj kantisto.[1] Li estas unu el la plej famaj kantistoj de Irana tradicia muziko kaj kunlaboris kun famaj muzikistoj kiel Jalil Shahnaz, Hossein Alizadeh, Jalal Zolfonoun, Parviz Meshkatian kaj Faramarz Payvar. Lia filo, Hafez Nazeri ankaŭ estas kantisto kaj komponisto kaj ili du kunlaboris pri multaj kantoj.

Shahram Nazeri
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1952 (1952-02-18) (72-jaraĝa)
en Kermanŝaho
Ŝtataneco Irano
Familio
Infano Hafez Nazeri
Okupo
Okupo kantisto • muzikinstruisto • komponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.nazerismusic.com/en/home.asp
https://naslemusic.com/tag/دانلود-جدیدترین-آهنگ-ها
vdr

Shahram Nazeri estas la unua persa muzikisto, kiu ekuzis la poemojn de Rumi en siaj kantoj kaj tiel fondis la tradicion de Sufi-muzikoj en irana kaj kurda tracidiaj muzikoj. The Christian Science Monitor nomis lin "Pavarotti de Irano".[2]

Vivo redakti

Shahram Nazeri en strateto nome Jaĥĉali en Ŝariati parto de Kermanŝaho en Kurda kultura familio naskiĝis. Dum infanaĝo, li lernis kantadon kaj poemojn de sia patrino kaj ankaŭ lia patro estis ludisto de la muzikilo Setaro muzikilo kaj bone konis teorion de Irana tradicia muziko. Lia patro precipe sekvis la tradicion kaj stilon de malnovaj kantistoj kiel Ŝejĥ Davudi kaj instruis tiun stilon al sia filo. Parviz Ĥan Purnazeri, fama Irana muzikisto kaj unu el la studantoj de Darviŝ Ĥan kaj Kolonel Vaziri ankaŭ estis ilia familiano. Ĉi tiu arta etoso pretigis lin por fari sian unuan kantadon en radio de Kermanŝaĥo kun Tar-ludado de Darviŝi, kiam nur aĝis 7 jarojn. Li ankaŭ kantis kelkajn aliajn fojojn en radio-televido de Irano kiam estis 11-jaraĝa.

En la jaro 1967, Shahram Nazeri iris al Tehrano por lerni ĉe grandaj muziko-instruistoj kiel Abdullah Davami, Nur Ali Ĥan Boruman, Abuldaziz Vaziri kaj Mahmud Karimi. Li dume ankaŭ lernis Setar-ludadon ĉe Ahmad Ebadi, Ĝalal Zolfonun kaj Mahmud Ĥaŝemi.

Shahram Nazeri dum unu jaro iris ankaŭ al Tabrizo kaj tie ĉe famaj muzikistoj Qolamhosejn Bigĝeĥani kaj Mahmud Farnam Qejtianĉian lernis muzikon. En la jaro 1976 li komencis sian laboron oficiale por Irana radio-televido kaj prezentis sian unuan kanton kun muzik-grupo Ŝejda. Post tio li daŭrigis sian laboron kun muzik-grupo Aref (kun Hossein Alizadeh kaj Parviz Meshkatian). Dum tiuj jaroj li renkontis Mohammad-Reza Shajarian kaj ekde tiam ili havis fortan proksiman amikan rilaton.

 
Hossein Alizadeh kaj Shahram Nazeri en koncerto en Madrido en la jaro 2011

Post Irana revolucio en la jaro 1978, kun Ŝejda muzik-grupo, li kantis revoluciajn kaj heroajn kanzonojn. Ĉi tiu kunlaborado estis kun aliaj muzikistoj kiel Mohammad-Reza Lotfi, Hossein Alizadeh kaj Parviz Meshkatian.

Influo de Rumi redakti

Shahram Nazeri estas unu el la unuaj Iranaj kantistoj kiuj komencis kanti la poemojn de Rumi. Liaj unuaj klopodoj sub la influo de Rumi estis muzik-albumoj Masvani Musavi Va Ŝaban (Perse مثنوی موسی و شبان) kaj Sedaje Soĥane Eŝq (Perse صدای سخن عشق), kiujn li kantis en la jardekoj 1970 kaj 1980. Li en la jaro 1989 okaze de la 800a naskiĝtago de Rumi, publikis du aliajn muzik-albumojn nome Gole Sad Barg (Perse گل صد برگ) kaj Jadgare Dust (یادگار دوست). Jadgare Dust kiel la unua Irana simfonio kaj Gole Sad Barg kiel unu el la plej vendataj Iranaj tradiciaj muzik-albumoj estas konataj.

Alia fama muzik-albumo kiun Shahram Nazeri kantis laŭ la poemoj de Rumi estas Molavie (internacie konata kiel The Passion of Rumi). Ĉi tiu muzik-albumo havis internacian sukceson. [3]

Ŝahnameo redakti

Shahram Nazeri faris vastajn studojn por ekzakte scii kiel oni historie kantis Ŝahnameon kaj provis revivigi tiun stilon. Li havas plurajn albumojn laŭ Ŝahnameo kaj kantis ilin en multaj landoj kiel Usono, Francio ktp. El tiuj albumoj, Derafŝ Kavjani (Perse درفش کاویانی) menciindas. Ĉi tiu albumo estas laŭ Maqami-muziko kaj estas kreita kun muzikiloj kiel Tanbur, Divan, Kamanĉe, Ud, Harpo kaj Daf. [3]

Referencoj redakti

  1. Broughton, Simon; Ellingham, Mark; Trillo, Richard (1999). World Music: Africa, Europe and the Middle East. Rough Guides. ISBN 978-1-85828-635-8. Shahram Nazeri born in Kermanshah
  2. "Shahram Nazeri: The 'Iranian Pavarotti'". Asia Society. Retrieved 2020-12-16.
  3. 3,0 3,1 Persa Vikipedio