William Shakespeare

angla poeto kaj dramverkisto
(Alidirektita el Shakespeare)

William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23-an de aprilo 1616), estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Oni ofte nomas lin la nacia poeto de Anglio kaj la "Bardo de Avon"; angle oni ofte simple nomas lin "The Bard" ("La Bardo").[1]

William Shakespeare
Persona informo
William Shakespeare
Naskiĝo (baptita) la  23-an de aprilo 1564(nun 1564-04-23)
en Anglio Stratford-upon-Avon, Anglio
Morto 26-an de aprilo 1616
en Anglio Stratford-upon-Avon, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per nekonata valoro • malsano vd
Tombo Holy Trinity Church vd
Nacieco angla
Lingvoj frua moderna angla lingvo • brita anglaangla vd
Loĝloko Stratford-upon-Avon vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater King Edward VI School, Stratford-upon-Avon vd
Subskribo William Shakespeare
Familio
Patro John Shakespeare vd
Patrino Mary Shakespeare vd
Gefratoj Joan Shakespeare • Edmund Shakespeare • Gilbert Shakespeare • Richard Shakespeare • Anne Shakespeare • Margaret Shakespeare • Joan Shakespeare vd
Edz(in)o Anne Hathaway
Infanoj Susanna Hall
Hamnet Shakespeare
Judith Quiney
Profesio
Okupo poeto, dramverkisto, aktoro
Laborkampo beletro • teatro • English drama • dramopoezio • aktorado vd
Verkado
Literatura movado Elizabeta teatro
Verkoj Hamleto ❦
Romeo kaj Julieta ❦
Kiel plaĉas al vi ❦
Makbeto ❦
Somermeznokta sonĝo ❦
sonetoj de Ŝekspiro ❦
La dresado de la megero ❦
La du sinjoroj el Verono ❦
Reĝo Johano ❦
Rikardo la Dua ❦
Henriko la Kvara, Parto 1 ❦
Henriko la Kvara, Parto 2 ❦
Henriko la Kvina ❦
Henriko la Sesa, Parto 1 ❦
Henriko la Sesa, Parto 2 ❦
Henriko la Sesa, Parto 3 ❦
Rikardo Tria ❦
Henriko la Oka ❦
Perditaj amopenoj ❦
La venecia komercisto ❦
Multa bruo pri nenio ❦
La Gajaj Edzinoj de Vindsoro ❦
Dek-dua nokto ❦
Ĉio bonas kio finiĝas bone ❦
Mezuro por mezuro ❦
Tito Androniko ❦
Julio Cezaro ❦
Otelo ❦
La Tragedio de Reĝo Lear ❦
Antonio kaj Kleopatro ❦
Koriolano ❦
Timono de Ateno ❦
Trojlo kaj Kresida ❦
Cimbelino ❦
La Vintra Fabelo ❦
Periklo princo de Tiro ❦
La Ventego ❦
La Du Nobelaj Parencoj ❦
La komedio de eraroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj postvivantaj verkoj, kiuj inkludas liajn kunlaborojn, konsistas de proksimume 39 teatraĵoj (la preciza kvanto estas pridisputata), 154 sonetoj (kiuj estas konataj kiel Sonetoj de Ŝekspiro), tri longaj rakontaj poemoj kaj kelkaj aliaj versaĵoj, kelkaj el kies aŭtoroj estas necertaj. Liaj teatraĵoj estas tradukitaj en ĉiun gravan vivantan lingvon kaj oni ludas ilin pli ofte ol tiujn de ĉiu alia dramisto.[2] Oni ankaŭ daŭre studas kaj reinterpretas ilin.

Shakespeare produktis la plejparton el lia konata verkaro inter 1589 kaj 1613.[3][4] Liaj fruaj teatraĵoj estis plejparte komedioj kaj historioj kaj estas rigardataj kiel inter la plej bonaj verkoj iam produktitaj en tiuj ĝenroj. Li poste verkis plejparte tragediojn ĝis 1680, inter kiuj Hamleto, Romeo kaj Julieto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto, kiuj estas konsiderataj inter la plej bonaj verkoj en la angla lingvo.[5][6][7] En la lasta fazo de sia vivo, li verkis tragedikomediojn (ankaŭ konataj kiel romancojn) kaj kunlaboris kun aliaj dramverkistoj.

Multaj el la teatraĵoj de Shakespeare estis liberigitaj per eldonoj kun variantaj kvalito kaj fideleco dum lia vivo. Tamen en 1623 du kunaj aktoroj kaj amikoj de Shakespeare, John Heminges kaj Henry Condell, eldonis pli definitivan tekston konatan kiel la First Folio (Unua Folio), postmorta eldono de la dramverkaro de Shakespeare, kiu inkludas ĉiujn teatraĵojn liajn escepte du.[8] Ĝia Antaŭparolo estis antaŭscianta poemo de Ben Jonson, kiu alvokis Shakespeare per la nun fama epiteto: "not of an age, but for all time" ("ne de iu epoko sed por la tuta tempo").[8]

Vivo redakti

Fruaj jaroj redakti

 
La naskiĝdomo de Shakespeare

Shakespeare estis la filo de John Shakespeare, municipa konsilanto kaj sukcesa gantisto origine el Snitterfield en Warwickshire, kaj Mary Arden, la filino de bonhava terposedanta familio.[9] Li naskiĝis en Stratford-upon-Avon, kie li baptiĝis la 26-an de aprilo 1564. Lia naskiĝdato estas nekonata sed estas tradicie observita la 23-an de aprilo, la tagon de Sankta Georgo.[10] Tiu dato, kiu estas spurebla al William Oldys kaj George Steevens, montris sin alloga al biografoj pro tio, ke Shakespeare mortis je la sama dato en 1616.[11][12] Li estis la tria de ok gefiloj kaj la plej maljuna postvivinta filo.[13]

Kvankam neniuj studentaj registroj el la epoko postvivas, la plimulto de biografoj interkonsentas, ke Shakespeare verŝajne estis edukita ĉe King Edward VI School en Stratfordo,[14][15][16] senpaga lernejo ĉartita en 1553,[17] kiu situis proksimume 400 metrojn for de lia hejmo. La anglaj grammar schools (gramatikaj lernejoj) variis laŭ kvalito dum la elizabeta epoko, sed gramatiklernejaj instruprogramoj estis grandparte similaj: la baza latina teksto estis normigita per reĝa dekreto[18][19] kaj la lernejo donis intensivan edukon pri gramatiko surbaze de klasikaj latinlingvaj aŭtoroj.[20]

Kiam li estis 18-jaraĝa, Shakespeare edziĝis kun la 26-jaraĝa Anne Hathaway. La anglikana eklezia tribunalo de Worcester donis geedziĝpermesilon la 27-an de novembro 1582. La geedziĝo eble urĝe aranĝiĝis. La venontan tagon, du el la najbaroj de Hathaway elsendis dokumentojn garantie ke neniu jura postulo malhelpas la geedziĝon.[21] La ceremonia nupto rapide aranĝiĝis ĉar la vorcestera kanceliero permesis, ke la geedzavertoj estu legitaj nur unufoje anstataŭ la kutimaj tri fojoj.[22][23] La klarigo de tiu urĝo malkovriĝis ses monatojn poste, kiam Hathaway naskis filinon, Susanna, baptita la 26-an de majo 1583.[24] Ĝemeloj, la filo Hamnet kaj filino Judith, sekvis preskaŭ 2 jarojn poste kaj baptiĝis la 2-an de februaro 1585.[25] Hamnet mortis pro nekonata kialo kiam li estis 11-jaraĝa, kaj enteriĝis la 11-an de aŭgusto 1596.[26]

Perditaj jaroj redakti

Pri la ĉirkaŭ ok jaroj de 1584/85 (post la nasko de la ĝemeloj) ĝis 1592 (kiam Shakespeare estis menciita kiel parto de la Londona teatra etoso), kiuj estas ofte nomitaj la "perditaj jaroj" [27] en la anglalingva literaturscienco, oni preskaŭ nenion scias pro mankantaj fontoj, kaj Shakespeare mem ne lasis ilin. La escepto estas la apero de lia nomo en la "complaints bill" (plendo) de jura proceso antaŭ la tribunalo Queen's Bench ĉe Westminster datita en la lernojaro Michaelmas Term de 1588 kaj la 9a de Oktobro 1589.[28]

 
Blazono de Shakespeare, el la libro de 1602 nome The book of coates and creasts. Promptuarium armorum. Ĝi montras sagojn (spear) kiel aludo al la familinomo. La heraldika kresto estas arĝenta falko subtenanta sagon, dum la moto estas Non Sanz Droict (franclingve, kiel kutime en angla altnivela socio, por "ne sen rajto"). Tiu moto estas ankoraŭ uzata de la Konsilantaro de Warwickshire, reference al Shakespeare.

La termino "lost years" (perditaj jaroj)[29] estis nomita erariga (misnomer) [30], ĉar ĝi implicas, ke oni sciu multe pli pri la cetera vivotempo de Ŝekspiro. Sed tio tute ne estas. Pro manko de fontoj, estiĝis tiel pli kaj pli da legendoj. Nicholas Rowe, unua biografo de Shakespeare, rakontis legendon el Stratford en kiu Shakespeare fuĝis el la urbo al Londono por eviti persekutadon pro ŝtelĉasado de cervo en bieno de loka kavaliro Thomas Lucy. Oni supozas ankaŭ, ke Shakespeare revenĝis el Lucy verkante insultan baladon pri li.[31][32] Alia historio de la 18-a jarcento montras Shakespeare startigante sian teatran karieron zorgante la ĉevalojn de teatropatronoj en Londono.[33] John Aubrey asertis, ke Shakespeare estis estinta kampara instruisto.[34] Kelkaj fakuloj de la 20-a jarcento sugestis, ke Shakespeare eble estis dungita kiel instruisto fare de Alexander Hoghton de Lancashire, katolika terposedanto kiu mencis iun "William Shakeshafte" en sia testamento.[35][36] Malmulta pruvaro substenas tiajn historiojn krom la onidiroj kolektitaj post lia morto, kaj precize Shakeshafte estis ofta familinomo en la areo de Lancashire.[37][38]

Londono kaj teatra kariero redakti

Inter la jaroj 1585 kaj 1592 li komencis labori en Londono kiel aktoro kaj verkisto, al li ankaŭ apartenis parto de la Londona kompanio titolita "La viroj de lordo Chamberlain" (angle: Lord Chamberlain's men), kiu poste estis konata kiel "La viroj de la reĝo" (angle: King's men).

Oni ne konas definitive kiam Shakespeare ekverkis, sed tiuntempaj aludoj kaj registroj de ludoj montras, ke kelkaj el liaj teatraĵoj estis sur scenejoj en Londono ĉirkaŭ 1592.[39] Ĉirkaŭ tiam, li estis sufiĉe konata en Londono por esti atakita en presaĵo fare de la dramaturgo Robert Greene en sia verko Greenes, Groats-worth of Witte, bought with a million of Repentance (1592).[40] Fakuloj ne interkonsentas pri la preciza signifo de la vortoj de Greene,[41][42] sed plej granda parto de ili interkonsentas, ke Greene estis akuzante Shakespeare pro atingo de lia kategorio klopodante aliĝi al universitat-edukitaj verkistoj kiel Christopher Marlowe, Thomas Nashe, kaj Greene mem (la tiel nomitaj "University Wits"m Universitatuloj aŭ Universitataj Genioj).[43] Italigita frazo parodianta la linion "Oh, tiger's heart wrapped in a woman's hide" el la teatraĵo de Shakespeare Henry VI, Part 3, kun la aludo al la familinomo per mencio al "Shake-scene", klare identigas Shakespeare kiel celo de Greene. Tie oni uzis ankaŭ la esprimon Johannes Factotum ("Jakobo el ĉiuj negocoj") reference al la duaranga aranĝisto kun la laboro de aliuloj, pli ol kun la pli komuna "universala genio".[41][44]

La atako de Greene estas la plej frua survivinta mencio al la laboro de Shakespeare en teatro. Biografoj sugestas, ke lia kariero eble startis iam el la mezo de la 1580-aj jaroj ĝis ĝuste antaŭ la asertoj de Greene.[45][46][47] Post 1594, la teatraĵoj de Shakespeare estis luditaj nur de la trupo nomita Lord Chamberlain's Men, nome kompanio posedata de grupo de teatristoj, inklude Shakespeare, kiu tuj iĝis la ĉefa teatra kompanio en Londono.[48] Post la morto de la reĝino Elizabeto en 1603, la kompanio ricevis specialan reĝan permesilon el la nova reĝo Jakobo la 1-a, kaj ŝanĝis sian nomon al King's Men (La homoj de la reĝo)]].[49]

 
Supozata rekonstruado de la Globoteatro fare de C. Walter Hodges baze sur arkeologia kaj dokumentara pruvaro.

En 1599, partneraro de membroj de la kompanio konstruis sian propran teatron sur la suda bordo de la rivero Tamizo, kiun ili nomis Globo. En 1608, la partneraro ekhavis ankaŭ la Teatron Blackfriars. Nuntempaj registroj de la aĉetado de propraĵoj fare de Shakespeare kaj de liaj investoj indikas, ke lia asocio kun la kompanio faris lin riĉulo,[50] kaj en 1597, li aĉetis la duan plej grandan domon en Stratford, nome New Place, kaj en 1605, li investis en parto de la paroĥaj dekonaĵoj en Stratford.[51]

Kelkaj el la teatraĵoj de Shakespeare estis publikigitaj en "kvarto" eldonoj, komencante en 1594, kaj ĉirkaŭ 1598, lia nomo estis iĝinta vendalloga kaj ekaperis en la titolpaĝoj.[52][53][54] Shakespeare plue aktoris en siaj propraj kaj aliaj teatraĵoj post sia sukceso kiel dramaturgo. La eldono de 1616 de la verko de Ben Jonson nome Works nomas lin en la aktoraro de Every Man in His Humour (1598) kaj de Sejanus His Fall (1603).[55] La foresto de lia nomo el la aktoraro de 1605 por la teatraĵo de Jonson nome Volpone estas komprenita de kelkaj fakuloj kiel signo ke lia aktorkariero estis preskaŭ je sia fino.[45] Tamen lia kolekto de teatraĵoj nome First Folio de 1623 listigas Shakespeare kiel unu el "la ĉefaj aktoroj en ĉiuj el tiuj teatraĵoj", kelkaj el kiuj estis premieritaj post Volpone, kvankam oni ne konas certe en kiuj roloj li ludis.[56] En 1610, John Davies of Hereford skribis, ke la "good Will" (la bona Vilĉjo) ludis "reĝajn" rolojn.[57] En 1709, Rowe alpropriĝis tradicion ke Shakespeare ludis la fantomon de la patro de Hamlet.[58] Postaj tradicioj asertas, ke li ludis ankaŭ la rolon de Adam en As You Like It, kaj en la koruso de Henriko la 5-a,[59][60] kvankam fakuloj dubas pri la fidindeco de la fontoj de tiu informaro.[61]

Laŭlonge de sia kariero, Shakespeare dividis sian tempon inter Londono kaj Stratford. En 1596, la jaron antaŭ li aĉetis New Place kiel sia familia hejmo en Stratford, Shakespeare estis loĝanta en la paroĥejo Sankta Helena, ĉe la londona pordego Bishopsgate, norde de la rivero Tamizo.[62][63] Li translokiĝis laŭlonge de la rivero al Southwark ĉirkaŭ 1599, nome la saman jaron kiam lia kompanio konstruis la Globoteatron tie.[62][64] Ĉirkaŭ 1604, li estis translokiĝinta norden de la rivero denove, al areo norde de la Katedralo Sankta Paŭlo kie estis multaj luksaj domoj. Tie, li luprenis ĉambrojn el franca hugenoto nome Christopher Mountjoy, kiu produktis perukojn kaj ĉapelojn de virinoj.[65][66]

Finaj jaroj kaj morto redakti

 
Funebra monumento de Shakespeare en Stratford-upon-Avon.

Nicholas Rowe estis la unua biografo kiu registris la tradicion, ripetitan de Samuel Johnson, ke Shakespeare retiriĝis al Stratford "kelkajn jarojn antaŭ sia morto".[67][68] Li estis ankoraŭ laboranta kiel aktoro en Londono en 1608; en respondo al peticio de kunposedantoj en 1635, Cuthbert Burbage asertis, ke aĉetinte la luprenon de la Blackfriars Theatre en 1608 el Henry Evans, the King's Men "dungis aktorojn" tie, "kiuj estis Heminges, Condell, Shakespeare, ktp.".[69] Tamen, eble gravis ke la bubona plago trabalais en Londonon laŭlonge de 1609.[70][71] La Londonaj publikaj distrejoj estis ripete fermitaj dum etendo de eksplodoj de la plago (totalo de ĉirkaŭ 60 monatoj de fermiteco inter Majo 1603 kaj Februaro 1610),[72] kio rezultis en la fakto ke tre ofte ne estis aktora dungado. Retiriĝo el ĉiuj laboroj oftis en tiu epoko.[73] Shakespeare plue vizitis Londonon dum la jaroj 1611–1614.[67] En 1612, li estis alvokita kiel atestanto en la proceso Bellott v Mountjoy, tribunala kazo pri la geedziga aranĝo de filino de Mountjoy, nome Mary.[74][75] En Marto 1613, li aĉetis pordegejon en iama londona priorejo Blackfriars;[76] kaj el Novembro 1614, li estis en Londono dum kelkaj semajnoj kun sia bofilo, la kuracisto John Hall.[77] Post 1610, Shakespeare verkis malmultajn teatraĵojn, kaj neniu estas atribuita al li post 1613.[78] Liaj lastaj tri teatraĵoj estis kunlaboraĵoj, probable kun John Fletcher,[79] kiu sukcedis lin kiel kompania dramisto de the King's Men. Li retiriĝis en 1613, antaŭ la Globoteatro forbruliĝis dum la ludado de Henriko la 8-a la 29an de Junio.[78]

Li revenis al Stratford ĉirkaŭ la jaro 1613 kiel riĉulo kaj tie li mortis tri jarojn poste, estante 52-jaraĝa. Shakespeare mortis la 23an de Aprilo 1616. [80] Li mortis unu monaton post la subskribo de sia testamento, nome dokumento kiu priskribis lin kiel en "perfekta sano". Ne survivis tiutempa fonto kiu klarigu kiel aŭ kial li mortis. Duonjarcenton poste, John Ward, nome vikaro de Stratford, skribis en sia notlibro jenon: "Shakespeare, Drayton, kaj Ben Jonson havis feliĉan kunsidon kaj ŝajne ili tro drinkis, kaj Shakespeare mortis pro febro kiun li ekprenis tie",[81][82] kio ne malverŝajnas, ĉar Shakespeare konis Jonson kaj Drayton. El omaĝoj el kolegaj verkistoj, unu referencas al lia relative subita morto, nome duverso de James Mabbe presita en la First Folio: "We wondered, Shakespeare, that thou went'st so soon / From the world's stage to the grave's tiring room." (Ni gapis, ke vi tuj foriris/ el la monda scenejo al la tombo ripozeja) [83]

 
Preĝejo de la Sankta Triunuo, Stratford-upon-Avon, kie Shakespeare estis baptita kaj entombigita.

Survivis lia edzino kaj du filinoj. Susanna edziniĝis al kuracisto John Hall en 1607,[84] kaj Judith edziniĝis al Thomas Quiney, nome vinproduktisto, du monatojn antaŭ la morto de Shakespeare.[85] Shakespeare subskribis sian testamenton la 25an de Marto 1616; la sekvan tagon, lia ĵusa bofilo, Thomas Quiney, estis kulpigita je patreco de eksterleĝa filo kun Margaret Wheeler, kiu estis mortinta dum nasko. Thomas ricevis ordonon de la eklezia tribunalo fari publikan penton, kio rezultis en granda honto kaj embaraso por la familio Shakespeare.[85]

Shakespeare heredigis la kernon de sia granda havaĵo al sia plej aĝa filino Susanna[86] kun kondiĉo ke ŝi transigu la tuton sentuŝe al "la unua filo de sia korpo".[87] La geedzoj Quiney havis tri filojn, ĉiuj el kiuj mortis fraŭloj.[88][89] La geedzoj Hall havis unu filinon, Elizabeth, kiu edziniĝis dufoje sed mortis senfila en 1670, kio finis la rektan posteularon de Shakespeare.[90][91] La testamento de Shakespeare apenaŭ mencias sian edzinon, Anne, kiu probable ricevis unu trionon de lia havaĵo aŭtomate. [92][93] Li tamen indikis, ke li lasas al ŝi "mia duan plej bonan liton", heredo kiu kondukis al multa spekulativado.[94][95][96] Kelkaj fakuloj vidas la heredaludon kiel insulto al Anne, dum aliaj kredas, ke la dua plej bona lito estus la geedza lito tiel riĉa laŭ signifo.[97]

 
Tombo de Shakespeare, apud tiuj de Anne Shakespeare, lia edzino, kaj Thomas Nash, la edzo de lia nepino.

Ŝekspiro estis entombigita en la subaltaro de la Holy Trinity Church du tagojn post sia morto.[98][99] Sur la ŝtonplato, kiu indikas lian tombon, estas jena surskribo:

GOOD FREND FOR JESUS SAKE FORBEARE,
TO DIGG THE DVST ENCLOASED HEARE.
BLESTE BE THE MAN THAT SPARES THES STONES,
AND CVRST BE HE THAT MOVES MY BONES[100]

Bona amiko, nome de Jesuo ne fosu
la polvon, kiu estis enŝlosita ĉi tie.
Benata estu tiu, kiu respektas tiujn ŝtonojn,
kaj malbenata tiu, kiu movas miajn ostojn.

La teksto inkludas malbenon kontraŭ la movado de liaj ostoj, kio estis zorge evitata dum la restaŭrado de la preĝejo en 2008.[101]

Iom antaŭ 1623, oni starigis funebran monumenton liamemore ĉe la norda muro, kun duona figuro de la verkisto verkanta. Ties memortabulo komparas lin al Nestoro, Sokrato, kaj Vergilio.[102] En 1623, koincide kun la publikaĵo de la First Folio, oni publikigis ankaŭ la portreton faritan de Martin Droeshout.[103] Shakespeare estis memorita en multaj statuoj kaj memormonumentoj tra la tuta mondo, kiel famaj funebraj monumentoj en la katedralo de Southwark kaj en la Angulo de Poetoj en la Abatejo Westminster.[104][105]

Li mortis je la sama dato (ne en la sama tago, ĉar Britujo uzis tiam la julian kalendaron) kiel Miguel de Cervantes. Tial, la 23-a de aprilo iĝis internacia librotago.

Rilate religian konfeson, kelkaj inklinas pensi, ke li estis katolika. “Plicertigi” pri katolikeco de Williams Shakespeare ĵus alvenis opinio, tute respektebla, de Rowan Williams, ĉefo-episkopo kaj primaso de la Anglikana Konfesio, kiu estas ankaŭ dokta klerulo pri literaturo (aprezatas lia biografio de Dostojevskij; li ankaŭ publikigis kolekton de siaj poeziaj tekstoj), kiu komunikis sian konvinkon dum la Hay Festival en Galles (majo-junio 2011): “Mi ne opinias ke devas multe nin interesi pozicii Shakespeare inter katolikoj aŭ protestantoj... sed mi opinias, ke li havis medion katolikan kaj multajn amikojn katolikajn”. [106]

Heredo redakti

 
La Reĝa Ŝekspira Kompanio (Royal Shakespeare Company).

La Reĝa Ŝekspira Kompanio (angle Royal Shakespeare Company, aŭ RSC, estas renoma teatra ensemblo funkciiganta en Stratford-upon-Avon, la hejmurbo de William Shakespeare en Wickshire, Anglio. La teatro havas 700 dungitojn, kaj ĝi prezentas proksimume 20 produktadojn jare, en Stratford-upon-Avon, Londono kaj Novkastelo ĉe la Rivero Tyne. La grupo prezentas teatraĵojn de William Shakespeare kaj liaj samtempuloj, kune kun teatraĵoj de novaj kreintoj.

Hispana filmo Miguel y William rakontas fikcian renkonton inter William Shakespeare kaj Miguel de Cervantes, kiuj vere reale mortis la saman tagon kaj ambaŭ estas konsiderataj kiel la plej gravaj verkistoj en siaj respektivaj naciaj literaturoj.

Verkaro redakti

 
Makbeto estas unu el la plej famaj tragedioj de Shakespeare.

Shakespeare verkis siajn plej konatajn teatraĵojn inter la jaroj 1590 kaj 1613. Liaj fruaj verkoj estis precipe komedioj kaj historiaj ludoj. Tamen, post la jaro 1608 li komencis skribi tragediojn, ekzemple Makbeto, Hamleto kaj Reĝo Lear. Multe da liaj verkoj estis plurfoje publikigitaj dum lia vivo kaj eĉ tiam Shakespeare estis tre populara, same kiel nuntempe, ĉar liaj teatraĵoj montras tre bonegan regadon de la lingvo kaj profundan komprenon de homoj.

La Sonetoj de Ŝekspiro (angle Shakespeare's sonnets), aŭ simple "la sonetoj", estas kolekto de 154 sonetoj verkitaj fare de Vilhelmo Ŝekspiro. Ili estis publikigitaj en la unua eldono kiu aperis en 1609. Kiel ĉe la cetero de la verkaĵoj de Ŝekspiro, opinioj malsamas ĉu Ŝekspiro estas la vera verkinto. Kelkaj esploristoj taksas, ke Ŝekspiro kolektis la verkaĵojn de alia verkisto, pri kiu estas referita en la prefaco al la libro, kio levis multajn demandojn.

Ĝenerale fakuloj distingas en la verkokariero de Shakespeare tri etapojn, nome la jenaj:

  • La plej fekunda periodo estis de 1592 ĝis 1601, kiam li produktis majstroverkojn kiel Romeo kaj Julieto, nome tragedio pri juneca amo; Rikardo la 2-a, historia dramo pri la falo de febla reĝo; kaj romantismajn komediojn kiel La Venecia Komercisto, historio de judo kiu malaprezis kristanojn; Somermeznokta Sonĝo, komedio plenplena je feinoj kaj lunlumo; Kiel Plaĉas al Vi, komedio pri arbara vivo; kaj Dekdua Nokto, tristeca komedio. Temas pri entuziasma etapo.
  • De 1601 ĝis 1608 estas periodo pesimisma, aparte pro politikaj seniluziĝoj, kio rezultis en malkontentiĝo kun la vivo mem. En tiu epoko li miksas malhelajn tragediojn kun kelkaj komedioj. Hamleto, reĝido de Danujo, kiu volas venĝi la murdon de sia patro; Otelo, la maŭro de Venecio, kiu murdas sian belan edzinon pro konsiloj de sia malica servisto Jago, nome pri la teruraj konsekvencoj de ĵaluzo; La Tragedio de Reĝo Lear, Makbeto, Julio Cezaro ktp.
  • De 1608 ĝis sia morto en 1616 Shakespeare abandonis la violenton kaj tragediemon de la antaŭa periodo kaj verkis pli da komedioj kiel La Ventego kaj La Vintra Fabelo. Temas pri pli milda romantismo, kun afabla amo kaj pardono kun ŝlosila temo.

Oni ofte indikis du ĉefajn trajtojn en la teatroverkaro de Shakespeare, nome eskterordinara varieco kaj ampleksa gamo de neforgeseblaj roluloj. Malmultaj verkistoj povas proponi tiom da enhavoriĉaj kaj variaj verkoj, spite al la fakto pri la dubita individua aŭtoreco. En la verkoj de Shakespeare videblas tre intense dramaj situacioj kun komediaj scenoj, nerealaĵoj kaj fantaziaĵoj kun tre kuraĝa realismo, altnivela poezio kun ingeniaj filozofiaj observoj. Pli grava eĉ estas la kono de la homa animo kaj lia lerteco inventema de roluloj kiuj mirinde montras duflankajn kvalitojn de homoj. Laŭlonge de la historio tiuj roluloj iĝis simboloj, nome Hamleto pri dubo, Otelo pri ĵaluzo, Jago pri malico, Romeo pri amo, Makbeto pri troa ambicio.

Teatra kunteksto redakti

Spite la menciita individueco de la teatraĵaro de Shakespeare, ĝi taŭge enkadriĝis en la ĉefaj trajtoj de la tiama teatra kunteksto, nome la jenaj:

  • Temis pri populara nacia teatro, direktita al ĉiuj sociaj klasoj de la urbo.
  • La teatrejoj estis normale rondoformaj aŭ seslateraj, la scenejo estis ligna platformo kie oni metis malabundan dekoradon, foje nur tablo kaj kelkaj seĝoj.
  • Aktoroj, tre profesiaj, estis la ĉefa faktoro, dum ne estis aktorinoj, ĉar la inajn rolojn ludis knaboj per ankoraŭ junaj voĉoj.
  • Tiukadre Shakespeare kaj lia kompanio distris la londonan popolon, ĉefe en la teatrejo La Globo.
 
Christopher Marlowe estis unu el ĉefaj rivaloj kaj kolegoj de Sekŝpiro.

La ĉefaj kolegaj verkistoj samtempaj de Shakespeare estis jenaj:

Teatraĵoj redakti

Historiaj teatraĵoj redakti

Komedioj redakti

Tragedioj redakti

Fabelaj teatraĵoj redakti

Poemoj redakti

{Ligiloj al la Angla Vikifonto}

Oldo
 

Oldo grumbla kaj junec'
Ne loĝloke kunas;
Juno plenas je vivĝoj',
Oldon zorgoj punas.
Juno — jen somera tago,
Oldo — vintra plago;
Juno — jen somera ravo,
Oldo — vintra kalvo.
Juno ĉiam arlekenas,
Oldo spiri penas.

Jun' dancema, oldo vea;
Jun' sovaĝa, old' obea.
Juno arda kaj aŭdaca,
Oldo frida, fortolaca.
Oldon abomenas mi.
Jun' pro vi amsvenas mi.
Junulin', ho mia am'!
Oldo, mi vin spitas.
Ŝafistin', rapidu, jam
Laŭ mi vi tro hezitas.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[107])
Soneto 60a
 

Al bord' rulŝtona flusas ond-post-onde,
Marŝaŭme niaj horoj strebas limen;
La ĵusa kun pasinta ciklas ronde
En pena ĉen' antaŭen malproksimen.
Akuŝo en lumfask' de vivaŭroro
Mallerte rampas al maturo pinta;
Eklipsoj krozas kontraŭ ĝia gloro
Kaj velkodona iĝas Temp' kreinta;
Junecon flirtan Tempo tuj amputas
Kaj plugas sulkojn tra trajtar' anĝela;
Valoran doton de natur' ĝi glutas,
Prepare por falĉisto, la kruela.
Per vortoj varmaj vin versado mia
Protektu kontraŭ ties man' glacia.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[108])

En Esperanto aperis redakti

  • Antonio kaj Kleopatro (Antony and Cleopatra). Tragedio en kvin aktoj. Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1947. - 95 paĝoj.
  • La Dresado de la Megero (The Taming of the Shrew). Tradukis Gerald C. Jervis. (Esperantaj kajeroj 10.) - Rotterdam 1988. - 136 paĝoj.
  • Epifanio, aŭ: Kiel vi volas (Twelfth night, or: What you will). Tradukis William Auld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1977. - 71 paĝoj.
  • La gajaj edzinoj de Windsor (The Merry Wives of Windsor). Tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1948. - 89 paĝoj.
  • Hamleto, reĝido de Danujo (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark). Tradukis L. Zamenhof. (Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto 71.) - Nürnberg: Tümmel, 1894. - 136 paĝoj.
  • Hamleto, princo de Danujo (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark). Tradukis L. N. M. Newell. - La Laguna: Régulo, 1964. - 207 paĝoj.
  • Julio Cezaro. (Julius Caesar) Tragedio en kvin aktoj. Tradukis Daniel Henry Lambert. - London: Brita Esperantista Asocio, 1906. - VI, 85 paĝoj.
  • Kiel plaĉas al vi (As You Like It). Komedio en kvin aktoj. Tradukis Ivy Kellerman. - Washington, DC: Sesa Internacia Kongreso de Esperanto, 1910. - 137 paĝoj.
  • La Komedio de eraroj (The Comedy of Errors). Tradukis William Auld kaj Asen M. Simeonov. - Glasgow; Sarajevo: Eld. Kardo; ELBiH, 1945. - 88 paĝoj.
  • Makbeto (Macbeth). Tradukis D. H. Lambert. - Paris: Hachette, 1908. - 160 paĝoj.
  • Otelo, la maŭro de Venecio (The tragoedy of Othello, the moore of Venice). Tradukis Reto Rossetti. - La Laguna: Régulo, 1960. - 207 paĝoj.
  • Romeo kaj Julieto (An excellent conceited tragedie of Romeo and Juliet). Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Heronsgate, Rickmannsworth: Esperanto Publ. Co., 1945. - 77 paĝoj.
  • Somermeznokta sonĝo (A Midsummer Night's Dream). Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1967. - 99 paĝoj.
  • La sonetoj (The Sonnets). Tradukis William Auld. - Pisa: Edistudio, 1981. - 326 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 16).
  • Sonĝo de somermeza nokto (A Midsummer Night's Dream). Tradukis Louise Briggs. - London: Brita Literatura kaj Debata Societo, [proks. 1921]. - 70 paĝoj.
  • La tempesto (The Tempest). Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1970. - 119 paĝoj.
  • La Tragedio de reĝo Lear (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters). Tradukis A. L. Curry kaj A. J. Ashley. - Dresden: Limpert, 1924. - 160 paĝoj.
  • La Tragedio de reĝo Lear (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters). Tradukis K. Kalocsay. - Rotterdam: UEA, 1966. - 160 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 6).
  • Trojlo kaj Kresida (Troilus and Cressida). Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1952. - 94 paĝoj.
  • La Venecia Komercisto (The merchant of Venice). Tradukis Alfred E. Wackrill. - London: British Esperanto Association, 1914. - 101 paĝoj.
  • La ventego (The Tempest). Tradukis Ach. Motteau. - London: The Esperantist, [1903]. - 96 paĝoj.
  • La vintra fabelo (The Winter's Tale). Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2006. - 154 paĝoj.
  • La vivo de Henriko Kvina (Henry V). Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2003. - 158 paĝoj.
  • Rikardo Tria (Richard III). Tradukis John Francis, Glasgow, Eldonejo Kardo, 1980. - 146 p.
  • Baldur Ragnarsson en sia artikolo Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare[109] komentas, ke inter la du ebloj traduki literaturon, nome la artisma kaj la fidelisma, Tonkin por traduki Shakespeare decidas sin al la "fidela redono de la spirito de la verkoj." Ragnarsson komentas detale la rimedojn por traduki la diversajn partojn kaj konkrete de kelkaj fragmentoj el la tonkin-aj tradukoj de La vivo de Henriko Kvina kaj La vintra fabelo de Shakespeare.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dobson 1992, pp. 185–186.
  2. Craig 2003, p. 3.
  3. Chambers 1930a, pp. 270–271.
  4. Taylor 1987, pp. 109–134.
  5. Greenblatt 2005, p. 11.
  6. Bevington 2002, pp. 1–3.
  7. Wells 1997, p. 399.
  8. 8,0 8,1 Greenblatt & Abrams 2012, p. 1168.
  9. Schoenbaum 1987, pp. 14–22.
  10. Schoenbaum 1987, pp. 24–26.
  11. Schoenbaum 1987, pp. 24, 296.
  12. Honan 1998, pp. 15–16.
  13. Schoenbaum 1987, pp. 23–24.
  14. Schoenbaum 1987, pp. 62–63.
  15. Ackroyd 2006, p. 53.
  16. Wells et al. 2005, pp. xv–xvi.
  17. Baldwin 1944, p. 464.
  18. Baldwin 1944, pp. 179–180, 183.
  19. Cressy 1975, pp. 28–29.
  20. Baldwin 1944, p. 117.
  21. Schoenbaum 1987, pp. 77–78.
  22. Wood 2003, p. 84.
  23. Schoenbaum 1987, pp. 78–79.
  24. Schoenbaum 1987, p. 93.
  25. Schoenbaum 1987, p. 94.
  26. Schoenbaum 1987, p. 224.
  27. A. Acheson: Shakespeare’s Lost Years in London. Brentano’s, New York 1920)
  28. Bate 2008, p. 314.
  29. Schoenbaum 1987, p. 95.
  30. R. E. Burkhart: Finding Shakespeare’s „Lost years”. Shakespeare Quarterly 1978
  31. Schoenbaum 1987, pp. 97–108.
  32. Rowe 1709.
  33. Schoenbaum 1987, pp. 144–145.
  34. Schoenbaum 1987, pp. 110–111.
  35. Honigmann 1999, p. 1.
  36. Wells et al. 2005, p. xvii.
  37. Honigmann 1999, pp. 95–117.
  38. Wood 2003, pp. 97–109.
  39. Chambers 1930a, pp. 287, 292.
  40. Greenblatt 2005, p. 213.
  41. 41,0 41,1 Greenblatt 2005, p. 213.
  42. Schoenbaum 1987, p. 153.
  43. Ackroyd 2006, p. 176.
  44. Schoenbaum 1987, p. 151–153.
  45. 45,0 45,1 Wells 2006, p. 28.
  46. Schoenbaum 1987, pp. 144–146.
  47. Chambers 1930a, p. 59.
  48. Schoenbaum 1987, p. 184.
  49. Chambers 1923, pp. 208–209.
  50. Chambers 1930b, pp. 67–71.
  51. Bentley 1961, p. 36.
  52. Schoenbaum 1987, p. 188.
  53. Kastan 1999, p. 37.
  54. Knutson 2001, p. 17.
  55. Adams 1923, p. 275.
  56. Schoenbaum 1987, p. 200.
  57. Schoenbaum 1987, pp. 200–201.
  58. Rowe 1709.
  59. Ackroyd 2006, p. 357.
  60. Wells et al. 2005, p. xxii.
  61. Schoenbaum 1987, pp. 202–203.
  62. 62,0 62,1 Hales 1904, pp. 401–402.
  63. Honan 1998, p. 121.
  64. Shapiro 2005, p. 122.
  65. Honan 1998, p. 325.
  66. Greenblatt 2005, p. 405.
  67. 67,0 67,1 Ackroyd 2006, p. 476.
  68. Wood 1806, pp. ix–x, lxxii.
  69. Smith 1964, p. 558.
  70. Ackroyd 2006, p. 477.
  71. Barroll 1991, pp. 179–182.
  72. Bate 2008, pp. 354–355.
  73. Honan 1998, pp. 382–383.
  74. Honan 1998, p. 326.
  75. Ackroyd 2006, pp. 462–464.
  76. Schoenbaum 1987, pp. 272–274.
  77. Honan 1998, p. 387.
  78. 78,0 78,1 Schoenbaum 1987, p. 279.
  79. Honan 1998, pp. 375–378.
  80. Latinlingva skribaĵo en sia funebra monumento diras jene: AETATIS 53 DIE 23 APR (En sia 53a jaro li mortis la 23an de Aprilo).
  81. Schoenbaum 1991, p. 78.
  82. Rowse 1963, p. 453.
  83. Kinney 2012, p. 11.
  84. Schoenbaum 1987, p. 287.
  85. 85,0 85,1 Schoenbaum 1987, pp. 292–294.
  86. Schoenbaum 1987, p. 304.
  87. Honan 1998, pp. 395–396.
  88. Chambers 1930b, pp. 8, 11, 104.
  89. Schoenbaum 1987, p. 296.
  90. Chambers 1930b, pp. 7, 9, 13.
  91. Schoenbaum 1987, pp. 289, 318–319.
  92. Charles Knight, 1842, en liaj notoj pri Twelfth Night.
  93. Schoenbaum 1991, p. 275.
  94. Ackroyd 2006, p. 483.
  95. Frye 2005, p. 16.
  96. Greenblatt 2005, pp. 145–146.
  97. Schoenbaum 1987, pp. 301–303.
  98. Schoenbaum 1987, pp. 306–307.
  99. Wells et al. 2005, p. xviii.
  100. Schoenbaum 1987, p. 306.
  101. "Bard's 'cursed' tomb is revamped". BBC News. 28a de Majo 2008. Alirita la 23an de Aprilo 2010.
  102. Schoenbaum 1987, pp. 308–310.
  103. Cooper 2006, p. 48.
  104. Westminster Abbey n.d..
  105. Southwark Cathedral n.d..
  106. (Avvenire, 3a de junio 2011, p. 28).
  107. Oldo (el Retarkivo 2005)
  108. Soneto 60a (el Retarkivo 2005)
  109. Baldur Ragnarsson, Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare, La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 720-727.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti