La shamrock [ŝEmrok] estas irlanda nacia simbolo. La shamrock fakte estas juna, ankoraŭ blanka, trifolio kun do tri folioj. La shamrock estis uzata dum antikva tempo pro ĝiaj supozate medicinaj ecoj.

Shamrock

La shamrock estis uzata laŭ legendoj de Sankta Patriko, la patrono de Irlando kaj la persono kiu alportis la kristanismon al Irlando, kiel ekzemplo por la Sankta Triunuo[1]. Poste ĝi fariĝis la simbolo por Irlando, sed ankoraŭ ĉiam ne estas oficiale agnoskita. Ĉi tiu honoro restas rezervita por la harpo. La vorto shamrock estas la angla literumado de la irlanda vorto seamróg, kio ordinare signifas junan trifolion.

Referencoj redakti

  1. Treeck, Carl Van. (1936) Symbols in the Church. Bruce Publishing Co.. “St. Patrick is said to have used the shamrock in explaining to the pagan Irish the idea of the Holy Trinity (Sankta Patriko laŭdire uzis shamrock-n por klarigi al la paganaj irlandanoj la ideon de la Sankta Triunuo).”.