Shatranj ke Khilari

Ŝatranĝ ke Ĥilari (la ŝakluduloj) estas filmo de bengala reĝisoro Satyajit Ray de 1977 pere de Sanĝiv Kumar, Said Ĝafre, Richard Attenborough, Tom Alter kaj aliaj.

Shatranj ke Khilari
filmo
Originala titolo शतरंज के खिलाड़ी
Originala lingvo hindia lingvo • urduo • angla lingvo
Kina aperdato 1977
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, historifilmo
Kameraado Soumendu Roy
Reĝisoro(j) Satyajit Ray
Scenaro Satyajit Ray • Shama Zaidi • Javed Siddiqui
Loko de rakonto Laknaŭo
Muziko de Satyajit Ray
Rolantoj Shabana Azmi • Farida Jalal • Richard Attenborough • Sanjeev Kumar • Saeed Jaffrey • Victor Banerjee • Amjad Khan • Tom Alter • Leela Mishra • David Abraham Cheulkar • Farooq Sheikh • Veena • Kamu Mukherjee • Barry John • Saswati Sen • Bhudo Advani
IMDb
vdr

Estas historia filmo montrante la vivon kaj manierojn en Islama Hindio de la dek-naŭa jarcento (1856 precize).
Tiu filmo montras paralele la senhelpan, dignan, historian dramon de la Hinda reĝlando Avadh, kies ĉefurbo estas Laknaŭ, kaj islamana reĝo naŭab Ŭaĝid Ali Ŝa, kiun la anglaj kaptas, sen ke la naŭab, artisto kaj poeto, sed tute ne regema, povus ion ajn ol poezie plori, ĉar jam la angloj subskribis kun ĝi traktaton de “protekto”, kaj li ne tenis sufiĉan armeon, kaj la privatan, personan, ankaŭ komikan, de du riĉaj nobeluloj de tiu reĝlando, nedisigeblaj amikoj, kiuj tute perdinte la militajn virtojn de iliaj avoj, pasiiĝis ĝis obsedo pri la ludo de ŝako (1), neglektante siajn edzinojn.

Oni povus trovi etossimilecojn inter tiu filmo kaj :
  • La komedioj de Molière, precipe liaj prikarakteraj komedioj, pri diverspecaj maniuloj, ktp. Oni povas diri ke tio estas ia Molièr-aĵo en Hindio.
  • Shakespeare : kiel en Shakespeare la verko estas plurdimensiaj, totala teatraĵo de la mondo, la individuaj dramoj meze de la historiaj dramoj, eĥantaj unuj la aliajn, kosma emocia sento.
  • La diro de Jean Giraudoux en Electre, pri la pasio, kiu plej malhelpas la feliĉon : la persistemo - « feliĉa familio, tio estas loka malvenko, feliĉa epoko, tio estas ĝenerala kapitulacio ». Tio estas la amara leciono de la filmo : konsentiĝi kun la malvenko, la malsukceso, individua kaj kolektiva povas esti ia saĝeco, almenaŭ onia sorto.
  • Kaj la lasta sceno, eble la plej kortuŝa, tiom, kiom tiu de Manhattan filmo de Woody Allen, post kiam Mir pro ekpuŝo de incitiĝo pafis al Mirza kaj plendas honte, ke « mi ne plu havos partneron por ludi ŝakon », Mirza respondas al li « sed vi havas unu antaŭ vi ! » (tiel komprenigante pudore, ke li pardonas al li), kaj fine li konkludas :
    « Post kiam noktiĝos, ni rehejmiĝos. Ni ambaŭ bezonas mallumon, ke ĝi kaŝu niajn vizaĝojn. »

Ankaŭ la rolo de Kapitano Weston, tiom britomiena, sed enaminĝinta al la urdua poezio estas rimarkinda.

(1) Ŝako laŭ la hindaj reguloj de la origina ĈaturangoŜatranĝo.

Eksteraj ligiloj redakti