Shénnóng
La personaĵo ĉine nomata 神農, proksimuma prononco [ŝennong], en pinjina nomo latinliterigita Shénnóng, estis legenda estro de la tribo Jiang antaŭ proksimume 5 000 jaroj. En tiu epoko Shennong, kvankam estante tribestro, tutjare laboris en la kampo same kiel ordinaraj membroj de la tribo. Dum kamplaborado li inventis la plej fruan agrikulturilon en Ĉinio, kio grandamezure akcelis la disvolviĝon de agrikulturo. Pro lia granda kontribuo al la agrikultura disvolviĝado, oni honorigis al li la titolon Dia Farmanto aŭ Dia Kamparano.
Shénnóng | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Nacieco | tereno de posta antikva Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | gentestro ![]() |

La epoko de Shénnóng estis la frua periodo de patriarkoj. En la socio ne estis ekspluatado kaj subpremado, kaj la popolanoj kunekzistis egalece kaj amike. Laŭ historiaj notoj, kiam Shénnóng estis la tribestro, la viroj faris kamplaborojn ekstere, dum la virinoj faris teksadon hejme. Oni ne bezonis malliberejon nek punadon por fari administradon kaj regadon. Estis nek armeo nek polico.
Shénnóng estis ankaŭ la plej frua medikamenta specialisto en Ĉinio. Laŭ legendo li iris al diversaj montoj kaj kampoj por kolekti malsamajn kuracplantojn. Por koni la karakteron de tiuj herboj kaj radikoj, li gustumis ĉiujn specojn. Pro tio li ofte veneniĝis. Li ankaŭ verkis libron kun la titolo La libro pri herboj kaj radikoj de Dia Farmanto, en kiu registriĝis diversaj receptoj por kuraci diversajn malsanojn.
Shénnóng rimarkis, ke nemalmultaj homoj ne povas produkti aĵojn, kiujn ili bezonas, sed produktas grandakvanton da aĵoj, kiujn ili ne bezonas tiom multe. Li do proponis, ke ili portu siajn aĵojn al iu loko por fari interŝanĝon. Tiel naskiĝis la plej frua bazaro en Ĉinio.
Por ke homoj amuziĝu post kamplaboro, li kreis 5-kordan muzikan instrumenton.
Laŭ ĉina legendo, en 2737 antaŭ nia eraro la antikva tribestro inventis teon kiel trinkaĵon, kaj ankaŭ malkovris multajn aliajn kuracajn efikojn de plantoj.
Shénnóng regis la tribon dum 140 jaroj. Poste li estis anstataŭigita de Huangdi.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.shcd.de/lichsu%20vn/dvsktt.pdf Arkivigite je 2005-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.shcd.de/lichsu%20vn/vnsl.pdf Arkivigite je 2006-04-29 per la retarkivo Wayback Machine