Sherborne estas malgranda urbo en Dorset, Anglio, ses mejlojn (ĉ. 10 kilometrojn) for de Yeovil, Somerset. En 2001 la loĝantaro estis ĉirkaŭ 9.350, el kiuj 40 pocentoj estis emeritoj. Sherborne enhavas abatejon, kastelon, privatajn lernejojn kaj aliaj malnovajn konstruaĵojn.

Sherborne
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo DT9
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 350  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 2° 31′ U (mapo)50.9491-2.5183Koordinatoj: 50° 57′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sherborne (Anglio)
Sherborne (Anglio)
DEC
Sherborne
Sherborne
Situo de Sherborne
Sherborne (Britio)
Sherborne (Britio)
DEC
Sherborne
Sherborne
Situo de Sherborne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sherborne [+]
vdr

La saksoj nomis la urbon scir burne, kio signifis "klara rivereto". Dum la frua anglo-saksa epoko ĝi iĝis la ĉefurbo de Wessex, unu el la reĝlandoj de Anglio. En la abatejo entombiĝis la reĝoj Ethelbert (Wessex) kaj Ethelbald (Wessex), pli aĝaj fratoj Alfredo la Granda, kiu edukiĝis ĉe la monaĥa lernejo en Sherborne. En 705 la diocezo apartiĝis inter Sherborne kaj Winchester kaj la Reĝo Ine fondis abatejon pro la unua episkopo de Sherborne, Sankta Aldhelm. En 1075 la episkopa sidejo translokiĝis al Old Sarum, la antaŭa sidloko de Salisbury, kaj la abatejo iĝis benediktana monaĥejo. Dum la dek-kvina jarcento, dum kvereloj kun la monaĥoj, la urbanoj forbruligis la abatejan preĝejon, kiu estis rekonstruita inter 1425 kaj 1504. La reĝo Henriko la 8-a fermis la anglajn monaĥejojn inter 1536 kaj 1539 kaj forvendis ilin. En 1539, kavaliro John Horsey aĉetis la abatejon de Sherborne, kaj la preĝejo iĝis ordinara preĝejo.

La kastelo de Sherborne

Dum la dek-dua jarcento Roger de Caen, episkopo de Salisbury kaj kanceliero de Anglio, konstruis fortikigatan palacon, kiu detruiĝis en 1645 dum la enlandaj militoj. En la palacaj grundoj Sir Walter Raleigh konstruis domegon, nun nomatan "Sherborne Castle" (la kastelo de Sherborne), en 1594.

En 1550, uzante antaŭajn konstruaĵojn de la abatejo, oni refondis la lernejon, kiu nun estas fama privata lernejo. Tie edukiĝis multaj gravaj personoj, inter kiuj la matematikisto Alan Turing, la aktoro Jeremy Irons kaj la verkisto John le Carré.

En la romanoj de Thomas Hardy Sherborne aperas kun la nomo "Sherton Abbas".

Partneraj urboj redakti

Partneraj urboj de la koumuno interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas esperantaj artikoloj)

Eksteraj ligiloj redakti