Shichinin no samurai

japanlingva filmo je 1954 reĝisorita de Kurosava Akira

La sep samurajoj (七人の侍 Shichinin no samurai) estas filmo de Akira Kurosawa pri historia temo.

La sep samurajoj
filmo
Originala titolo 七人の侍
Produktadlando Usono
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 26-a de aprilo 1954
Daŭro 207 minutoj
Ĝenro Aventuro
Kameraado Asakazu Nakai
Buĝeto Japana ¥125 millionoj
Reĝisoro(j) Akira Kurosawa
Produktisto(j) Sōjirō Motoki
Scenaro Akira Kurosawa
Shinobu Hashimoto
Hideo Oguni
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Fumio Hayasaka
Ĉefrolantoj Toshiro Mifune
Takashi Shimura
Keiko Tsushima
Isao Kimura
Produktinta firmao Tōhō
Distribuo Tōhō
IMDb
vdr

Priskribo redakti

Tio estas la plej konata el la filmoj kiun Kurosawa Akira realigis en 1954, kaj verŝajne la plej bonkvalita. La rakonto estas tiu de vilaĝeto en la japana kamparo de la 17a jarcento ofte atakita per rabista bando. La vilaĝanoj decidas dungi senmastrajn samurajojn por defendi la vilaĝon. Post multaj malfacilaĵoj ili dungas unue Kanbei kiu estos la samurajestro. Li elektas kvar aliajn samurajojn. Aniĝos Kacuŝiro, kiu insistas por iĝi disĉiplo de Kanbei, kaj Kikuĉijo kiu havas kampanaran devenon sed volus esti rekonota kiel samurajo. Tiu sepopo kun la kampanaroj, al kiuj ili instruos iom da batalteknikoj, fine venkos, sed kvar el ili mortos.

Super tia fono estas ankaŭ multaj paralelaj rakontoj: tiu pri la trapaso de la juna Kacuŝiro al plenkreska aĝo, tiu pri la renkonto de Kikuĉijo kun sia infanaĝo, tiu pri la edzino de la vilaĝestro, ktp. Tiel la filmo ŝajnas tre mallonga malgraŭ la tri horoj kiujn ĝi daŭras.

En tiu filmo Kurosawa ankaŭ uzas novan filmteknikon, kiel la uzadon samtempe de multaj kameraoj aŭ filmlantigado dum batalo, kiuj estas nuntempe kutimaj.

La filmo ricevis la arĝentan leonon de la festivalo de Venecio. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound. La filmintrigo estis ripetita en la usona vakera filmo The Magnificent Seven.

Ĉefrolantoj redakti