Registroj de la Granda Historiisto

(Alidirektita el Shiji)

La Registroj de la Granda Historiisto (太史公書), nune kutime konata kiel Shǐjì (史記, "La registroj de la skribisto"), estas monumenta historio de antikva Ĉinio kaj de la mondo finigita ĉirkaŭ la jaro 94 a.K. fare de la funkciulo de la Dinastio Han nome Sima Qian post esti komencita de lia patro, Sima Tan, Granda Astrologo de la imperia kortego. La verko kovras la mondon kiel ĝi estis tiam konata por la ĉinoj kaj dum periodo de ĉirkaŭ 2500 jaroj el la epoko de la legenda Flava Imperiestro al la regado de la imperiestro Wu Di de Han en la epoko de la propra aŭtoro.[1]

史記
libro de historio • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sima Qian
Lingvoj
Lingvo klasika ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 90-aj jaroj a.K.E.
Ĝenro jizhuanti • ĝenerala historio • benji
vdr

La Registroj estis konsiderataj “fundamenta teksto en Ĉina civilizacio”[2], ĉar ĝi markis la modelojn por la postaj 24 dinastioj de la historio de Ĉinio.

Notoj redakti

  1. Nienhauser, William (2011), "Sima Qian and the Shiji", en Feldherr, Andrew and Grant Hardy, eld., The Oxford History of Historical Writing: Volume 1: Beginnings to Ad 600, Oxford University Press, pp. 463–484, ISBN 0191036781 [1] paĝoj 463-464.
  2. Hardy, Grant. (1999) Worlds of Bronze and Bamboo: Sima Qian's Conquest of History. Columbia University Press, p. xiii. ISBN 978-0231113045.

Eksteraj ligiloj redakti