Shinichi Suzuki (Ŝiniĉi Suzuki, naskiĝis la 17-an de oktobro 1898, mortis la 26-an de januaro 1998) estis japana violonisto kaj muzikpedagogo.

Shinichi Suzuki
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1898 (1898-10-17)
en Nagoja Urbo
Morto 26-an de januaro 1998 (1998-01-26) (99-jaraĝa)
en Macumoto
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Artoj Berlino
Familio
Patro Masakichi Suzuki
Okupo
Okupo violonisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • pedagogo
vdr

Lia patro estis fondinto de la unua japana violonfabriko. Tamen, Shinichi Suzuki ne komencis lerni ludi violonon ĝis li estis 17 jara. En 1921-8 li studis violonludon en Germanio, kaj revenis al Japanio en 1930.

Suzuki ĉefe famas por sia instrumetodo, kiu komence nur aplikiĝis por arĉinstrumentoj. La metodo estas intertempe multe uzata en multaj landoj.

La metodon ĉefe distingas:

  • Gepatra kunlaboro, t.e. ke la gepatroj tre aktive partoprenas en la instruadon
  • Intensiva aŭskultado, la lernanto aŭskultas la lernotan muzikon antaŭ kaj dum la lernado
  • Malfrua lernado pri notoj, t.e. la lernanto kutime akiras certan lerton ludi la instrumenton antaŭ lerni legi notojn.

La menciitaj distingaĵoj tre faciligas instruadon al junaj infanoj (la komencantoj ofte estas tri jara, kelkfoje eĉ pli juna).