Ŝintoho

(Alidirektita el Shintoho)

ŜintohoShintoho Co. Ltd. (japane 新東宝株式会社, Shintōhō kabushiki kaisha, aŭ Nova Tōhō Kompanio) estis japana kinstudio. Ĝi estis unu el la ses grandaj filmo-studioj (kio inkludas ankaŭ Daiei, Nikkatsu, Shochiku, Toei Company, kaj Toho) dum la Ora Epoko de la Japana kinematografio. Ĝi estis fondita de malkontentuloj de la origina kompanio Toho post akra striko en 1947.[1]

Ŝintoho
kina firmao vd
Dum 1947 - 1961
Lando Japanio
vdr

Por konkurenco kun la aliaj gravaj studioj en la horor/supernatura kinkampo, Ŝintoho faris grandan grupon de filmoj inter 1957 kaj 1960, inklude nombrajn filmojn pri fantomoj kaj malalt-buĝetaj scienc-fikciaj filmoj[1] (kiel la serio de "Starman" (Super Giant) kiu estis desegnita por konkurenci kun la rivalaj tiam-popularaj roluloj Yūsei Ōji,[2] Uchū Kaisokusen kaj Gekkō Kamen).[3] Ŝintoho bankrotis en 1961, kaj ties lasta produkto estis Jigoku.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Galbraith IV 1994, p. xvi.
  2. Galbraith IV 1994, p. 49.
  3. Galbraith IV 1994, p. 386.
  4. Galbraith IV 1994, p. 317.

Bibliografio redakti

  • Galbraith IV, Stuart (1994). Japanese Science Fiction, Fantasy and Horror Films. McFarland. ISBN 0-89950-853-7.
  • Galbraith IV, Stuart (2008). The Toho Studios Story: A History and Complete Filmography. Scarecrow Press. ISBN 978-1461673743.

Eksteraj ligiloj redakti