Malfermi la ĉefan menuon

Shirley MacLaine (n. 24-an de aprilo 1934 en Richmond, Virginio) estas usona aktorino kaj dancistino, ankaŭ reĝisorino. Ŝi komencis sian karieron kiel kantistino kaj dancistino en la Broadway-Teatro. En 1956 ŝi ricevis sian unuan filmrolon en la Hitchcock-filmo The Trouble with Harry. Shirley MacLaine, kiu komence reprezentis la rolskemon de infaneca naivulino, en siaj pli malfruaj filmoj pli kaj pli transiris al karakteraj roloj. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ verkas kaj engaĝiĝas por politikaj celoj. Ŝi estas la fratino de la aktoro Warren Beatty.

Shirley MacLaine
Shirley MacLaine en 2005
Shirley MacLaine en 2005
Naskonomo Shirley MacLean Beaty
Naskiĝo 24-an de aprilo 1934 (1934-04-24) (85-jara)
en Usono Richmond, Virginio, Usono
Aktivaj jaroj 1955-
Edz(in)o Steve Parker (1954-1982)
Oficiala retejo www.shirleymaclaine.com
Oskar-premio
Plej bona aktorino
1983 - Terms of Endearment
Premio Ora Globo
Plej bona aktorino en filma muzikalo aŭ komedio
1961 - The Apartment
1964 - Irma la Douce
Plej bona aktorino en filma dramo
1984 - Terms of Endearment
1989 - Madame Sousatzka
Plej promesinda novulo - virino
1955 - The Trouble with Harry
Cecil B. DeMille Award
1998 - por la tutviva laboro
Premio BAFTA
Plej bona aktorino
1960 - Ask Any Girl
1961 - The Apartment
Information icon.svg
vdr

Famaj filmoj:

  • The Trouble with Harry (Usono, 1956)
  • Around the World in 80 Days (Usono, 1956)
  • Ask any Girl (Usono, 1959)
  • The Apartment (Usono, 1960)
  • Irma la Douce (Usono, 1963)
  • Two Mules for Sister Sara (Usono, 1969)
  • A change of Seasons (Usono, 1980)
  • Terms of Endearment (Usono, 1983)
  • Steel Magnolias (Usono, 1989)
  • Postcards from the Edge (Usono, 1990)

Premioj:

MacLaine en ŝia debuta filmo The Trouble with Harry (1955)

Eksteraj ligilojRedakti