Shreve, Lamb & Harmon

(Alidirektita el Shreve, Lamb and Harmon)

Shreve, Lamb, and Harmon, fondita kiel Shreve & Lamb, estis arkitekta firmao, plej bone konata pro la desegnado de la Empire State Building, nome la plej alta konstruaĵo en la mondo en la epoko de sia finkompletigo en 1931.

Shreve, Lamb & Harmon
Shreve, Lamb & Harmon
arkitektura firmao vd
Dum 1920 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
vdr
Empire State Building.

La firmao estis fondita en 1920 kiel Shreve & Lamb, nome partnereco de Richmond Harold ("R.H.") Shreve, nome kanadano el Nova Skotio, kaj William F. Lamb, el Broklino, Novjorko, Usono, estante Shreve la administranto, dum Lamb estis la desegnisto. Ambaŭ renkontiĝis laborante en Carrère & Hastings, kaj Shreve & Lamb estis dekomence firmao el Carrère & Hastings. En 1924 la paro decidis lasi Carrère & Hastings kaj iĝis aŭtonoma arkitektura kompanio.[1]

En 1929 Arthur Loomis Harmon, el Ĉikago, Ilinojso, Usono, aliĝis al Shreve & Lamb, kaj la firmo iĝis Shreve, Lamb & Harmon.[1] Antaŭ aliĝi al la firmao, laboroj de Harmon estis batalmonumentoj en Tours, Cantigny kaj Somme-Py en Francio, unu YMCA en Jerusalemo, kaj la Shelton Hotel en Novjorko.[1]

Por la konstruo de la Empire State Building, nome la plej elstara verko de la firmao, Lamb estis responsa por la desegno, dum la plankapabloj de Shreve faciligis la finkompletigon de la konstruado en unu jaro. La plankapabloj de Shreve estis agnoskitaj en Novjorko kaj li paroprenis ankaŭ en projektoj trans la firmao, kiel por la Komitato "Slum clearance" de Novjorko.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Klose, Oliivia. "500 Fifth Avenue Designation Report" New York City Landmarks Preservation Commission (14a de decembro, 2010)