Shyam BENEGAL (14-a de decembro 1934) estas barata kina reĝisoro kaj scenaristo. Per siaj unuaj kvar filmoj nome Ankur (1973), Nishant (1975), Manthan (1976) kaj Bhumika (1977) li estis parto de nova ĝenro, kiu estis nomita "meza kinarto" en Barato. Li esprimis sian malŝaton pri la termino, preferante, ke liaj verkoj estu nomitaj Nova aŭ Alternativa kinarto.[1] Benegal ricevis la premiojn Padma Shri en 1976 kaj Padma Bhushan en 1991.[2] La 8an de Aŭgusto 2007, Benegal ricevis la plej altan premion de la Barata kinematografio pro Vivodaŭra Atingo, nome Dadasaheb Phalke por la jaro 2005. Li ricevis la Nacian Kinpremion por la Plej Bonkvalita Filmo en Hindia sepfoje. Li ricevis la Premion V. Shantaram pro Vivodaŭra Atingo en 2018 en la Mumbaja Internacia Kinfestivalo.

Shyam Benegal
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1934 (1934-12-14) (89-jaraĝa)
en Trimulgherry
Lingvoj anglahindia
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato
Alma mater Nordorient-Monta Universitato • Universitato Osmania • Mahbub College High School • Nizam College
Familio
Frat(in)o Sumitra Narayan
Parencoj Guru Dutt
Atma Ram
Lalita Lajmi
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoropolitikisto • reĝisoro
vdr

Referencoj redakti

  1. Google. Arkivita el la originalo je 2a de Julio 2007. Alirita 5a de Januaro 2020.
  2. Padma Awards. Ministry of Home Affairs, Government of India (2015). Arkivita el la originalo je 15a de Novembro 2014. Alirita 21a de Julio 2015. Arkivigite je 2015-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-15. Alirita 2021-05-26.

Literaturo redakti

  • Benegal on Ray: Satyajit Ray, a Film, de Shyam Benegal, Alaknanda Datta, Samik Banerjee. Seagull Books, 1988. ISBN 81-7046-021-2.
  • Shyam Benegal's the Churning (Manthan): Screenplay, de Vijay Tendulkar, Shyam Benegal, Samik Banerjee. Seagull Books, 1984. ISBN 0-86132-070-0.