Siam Devadhiraj (tajlande : พระ สยาม เท วา ธิ ราช ) estas la kuratora diaĵo, kiu enkorpigas la protekton de naturo kaj la ŝtato Tajlando. La diaĵo estas reprezentita de la statuo lokita en la Templo de la Trono de Paisan Thaksin en la Grandioza Palaco. La skulptaĵo, ok centimetroj alta kaj el muldita pura oro, estis komisiita de reĝo Mongkut (Rama la 4-a), probable ĉirkaŭ la jaroj 1859 - 1860.[1]

La statuo reprezentas Devan en reĝa vesto, tenanta glavon en sia dekstra mano kaj aia maldekstra mano ĉe brustalteco estas en la benpozicio. Tajlandanoj adoras Devadhiraj en ĉiujara privata ceremonio en la unua vaksluno de la kvina tajlanda lunmonato, kiu markas la tradician Novjaron en la taja kalendaro. [2]

Etimologio redakti

Deva, estas vorto derivita de la sanskrita lingvo, foje tradukita kiel "dio" aŭ "anĝelo" kaj Siam estas la nomo de Tajlando en la taja.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti