Siama kato

Siama kato estas populara kaj konata raso de kato. Ene de tiu raso estas distingataj du variaĵoj: nome unuflanke la siama moderna, kaj aliflanke la siama tradicia. Ŝajne tiuj animaloj kunvivis kun la reĝo kaj lia familio, nome iom ekskluzivaj de la reĝaj personoj. Tiu privilegio rilatas al la fakto ke ili estis konsiderataj de pura karaktero, ĉar denaske tiu raso estas blanka, nome sankta koloro en Siamo, pro kio ili estis iam tre popularaj tie.

Moderna siama kato.
Tradicia siama kato.

La siama moderna estas devena de la iama regno Siamo, aktuale Tajlando. En 1882 ili estis alportitaj al Anglio kaj en 1890 al Usono. La normigo de la moderna aŭ stiligita siama indikas elegantan, sveltan, stiligitan, flekseblan kaj bone muskolhavan korpon, kun skemo de koloraro nomita "pointed" kaj en aliaj okazoj, "colourpoint". Ties kapo estas trianguleca, la muzelo fajna, la okuloj estas migdalformaj kaj oblikvaj, la oreloj estas grandaj, la kolo maldika kaj longa, same kiel la korpo kaj vosto. Ties hararo estas mallonga, brila, fajna, milda, densa kaj premita al la korpo. La siama estas karakterizata pro sia skemo de koloraro tipe "pointed", tio estas, pro koloraro pli malhela en la punktoj en kiuj la korpa temperaturo estas pli malalta (membroj, vosto, vizaĝo kaj oreloj), kio kontrastas kun la cetero de la korpo.

La tradicia siama, siaflanke, estas variaĵo ene de la sama siama raso devena de la nuna Tajlando, nome antikva siama aŭ prasiama, kiu generis tra genetikaj modifoj la modernan siaman. Tamen la tradicia kunhavas kelkajn trajtojn kun la moderna siamo (por ekzemplo, la modelon de koloraro aŭ akromelanismo) kaj diferencas de tiu pro siaj rondecaj formoj. Tiel, la tradicia "thai" prezentas korpon pli fortikan kaj rondecforman, kapon kun pli plenaj kaj rondecformaj vangoj, muzelon pli mallongan, orelojn de situo alta sed ne enormajn, okulojn longecajn (ne tute oblikvajn) ĉielbluajn aŭ rekte bluajn, voston pli mallongan aŭ mezlongan kaj ĝenerale kun pinto pli rondecforma kaj dika.

Bildaro redakti