Tajlando

lando en sudorienta Azio
(Alidirektita el Siamo)

TajlandoTajujo estas lando situanta en Sudorienta Azio sur la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝis 1939, kaj dum la jaroj 1945-1949, la lando nomiĝis Siamo;[1][2] tiu nomo estas etne neŭtrala, dum "Tajlando" emfazas la dominantan rolon de la tajoj super aliaj popolgrupoj en la lando. Kun loĝantaro de preskaŭ 70 milionoj da personoj,[3] ĝi estas 513 120 km² etenda. Tajlando limas norde kun Birmo kaj Laoso, oriente kun Laoso kaj Kamboĝo, sude kun la Golfo de Tajlando kaj Malajzio, kaj okcidente kun la Andamana Maro; ĝi kunhavas marlimojn kun Vjetnamo sudoriene, kaj kun Indonezio kaj Barato sudokcidente. Bangkoko estas la landa ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la lando.

Tajlando
ราชอาณาจักรไทย
Ratcha Anachak Thai

La flago de TajlandoFlago de Tajlando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'Phleng Chat "Tajlanda Nacia Himno" (Esperanto)
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bankoko
Oficiala(j) lingvo(j) la taja
Areo 513 115 km²
Loĝantaro 67 386 400 (2008)
Loĝdenso 126,4 loĝ./km²
Horzono +7
Interreta domajno .th
Landokodo THA
Telefona kodo 66
Domajna nomsistemo .th
Plej alta punkto Doi Inthanon
Plej malalta punkto Golfo de Tajlando
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Maha Vajiralongkorn (Rama la 10-a)
Ĉefministro Prayut Chan-o-cha
Ekonomio
Valuto Baht (฿)
vdr
akvoplantoj apud templo en Tajlando.

Tajaj popoloj migris el sudokcidenta Ĉinio al kontinenta Sudorienta Azio el la 6a ĝis la 11a jarcento. Hindiigitaj regnoj kiel Mon, la Kmera imperio kaj Malajaj ŝtatoj regis en la regiono, konkurence kontraŭ Tajaj ŝtatoj kiel la Regnoj Ngoenyang, Suĥothai, Lan Na kaj Aĝuthaja, kiuj rivalis inter si ankaŭ unu kontruax alia. Kontakto kun eŭropanoj startis en 1511 pere de portugala diplomata misio el Aĝuthaja, kiu iĝis regiona povo ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento. Aĝuthaja atingis sian pinton dum la 18-a jarcento, ĝis ĝi estis detruita en la Birm–Siama Milito (1765–1767). La reĝo Taksin tuj reunuigis la fragmentitan teritorion kaj establis la mallongdaŭran regnon Tonburi. Li estis sukcedita en 1782 de Rama la 1-a, nome Buddha Yodfa Chulaloke, unua monarko de la nuntempa Ĉakria dinastio. Tra la epoko de la okcidenta imperiismo en Azio, Siam restis la nura lando en la regiono kiu evitis koloniigon fare de eksterlandaj povoj, kvankam ĝi ofte estis devigita fari teritoriajn, komercajn kaj jurajn koncedojn en malegalecaj traktatoj.[4] La Siamae sistemo de registaro estis centrita kaj transformita en moderna unuiga absoluta monarkio en la regno Chulalongkorn. En la Unua Mondmilito, Siam deflankiĝis kun la la Aliancanoj, politika decido kadre de klopodoj por ŝanĝi la malegalecajn traktatojn. Post la sensanga revolucio en 1932, ĝi iĝis konstitucia monarkio kaj ŝanĝis sian oficialan nomon al Tajlando, kaj poste iĝis aliancano de Japanio en la Dua Mondmilito, denove aprtiĝante sin el okcidenta imperiismo kaj en la ondo de aziismo. Fine de la 1950-aj jaroj, militista puĉo estrita de kampomarŝalo Sarit Thanarat revivigis la historie influan rolon de la monarkio en politiko. Tajlando iĝis grava ne-NATO aliancano de Usono, kaj ludis gravan kontraŭkomunistan rolon en la mondoregiono kiel membro de la malsukcesa SEATO, sed el 1975 klopodis por plibonigi la rilatojn kun la komunista Ĉinio kaj aliaj najbaroj de Tajlando.

Krom mallonga periodo de parlamenta demokratio meze de la 1970-aj jaroj, Tajlando laŭperiode alternis inter demokratio kaj militista regado. Ekde la 2000-aj jaroj, la lando enkotiĝis en kontinua politika konflikto inter subtenantoj kaj opoziciantoj de Thaksin Shinawatra, kio rezultis en du puĉoj (nome en 2006 kaj en 2014), kaj en la establado de tajlanda konstitucio, teorie demokratia registaro post la ĝenerala balotado de 2019, kaj grandaj pro-demokratiaj protestoj en 2020–2021, kiu inkludis senprecedencajn postulojn reformi la monarkion. Ekde 2019, ĝi estis teorie parlamenta konstitucia monarkio; praktike, tamen, strukturaj avantaĝoj en la konstitucio sekurigis la enpovigon de la militistoj.[5]

Tajlando estas meza potenco en internaciaj aferoj kaj fondomembro de ASEAN, kaj ranĝiĝas tre alte en la Indico de homa disvolviĝo. Ĝi havas la duan plej grandan ekonomion en Sudorienta Azio kaj la 24-a plej granda en la mondo laŭ la aĉetpova egaleco kaj ranĝiĝas 85a laŭ teoria porpersona Malneta enlanda produkto. Tajlando estas klasita industriigita evolulando, en kiu industrio, agrikulturo, kaj turismo estas la ĉefaj sektoroj.[6][7]

Historio redakti

Unuaj imperioj redakti

La unuaj imperioj en la nuntempa Tajlando estis fonditaj de la etno Mon. Tiuj imperioj staris sub la influo de la imperio Funan. En la 3-a jarcento, la epoko de la plej granda disvastiĝo, Funan posedis grandajn partojn de Tajlando. Setlejaj centroj en tiu epoko estis verŝajne Lamphun kaj Nakhon Pathom. De la 9-a ĝis la 12-a jarcento multaj partoj de sudorienta Azio estis regitaj de la kmeroj, kiuj disvastigis sian potencon jam sub la reĝo Jajavarman la 4-a super la tuta nordorienta Tajlando. Gravaj urboj de la kmeroj troviĝis en la nuntempaj Ajuthaja kaj Lopburi.

Kontakto kun Eŭropo kaj disfalo redakti

La unuaj eŭropanoj, kiuj vizitis Ajuthaja-n estis portugaloj, ĵus post la konkero de Malako. Iom poste estis subskribitaj la unuaj komercaj kontraktoj kaj forsenditaj misioj al Eŭropo. Ajuthaja floris meze de la 18-a jarcento post kiam enaj konfliktoj malfortigis la ŝaton, kiu estis minacita de la najbara fortiĝanta Birmo. Ajuthaja estis atakita plurfoje kaj detruita fine en la jaro 1767. Taksin, kiu fuĝis de la sieĝo, fondis novan ĉefurbon en Tonburi kaj sukcese organisis la kontraŭstaron al la birmanoj. La tajoj rapide superis la invadon de la birmoj, ĉefe pro la severa politiko de Taksin. La imperio estis reunuigita inkluzive de Lan Na. Taksin tamen estis forpelita kaj ekzekutita en la jaro 1782.

Rekonstruo kaj estiĝo de la dinastio Ŝakri redakti

Nova reĝo iĝis generalo Ŝakri (Phra Phuttayodfa Chulalok, poste Rama la 1-a), kiu fondis la reĝan dinastion, kiu ĝis nun regas la landon. Li translokigis la ĉefurbon al la nuntempa Bankoko kaj sukcesis firmigi la ŝtaton. Tamen li devis akcepti komercajn setlejojn de la koloniismaj potencoj. La reĝo Mongkut, Rama la 4-a, devis negoci kun la evoluintaj najbaraj landoj, sed ankaŭ konsciis, ke necesis reformoj kaj modernigoj por eviti koloniigon fare de eŭropa potenco. Ekde la jaro 1855 la lando nomiĝis oficiale Siam. La posteulo de Mongkut, Chulalongkorn, Rama la 5-a, estis la reformanto en la historio de Tajlando. Dum lia rego estiĝis multaj okcidentaj novaĵoj en Tajlando, kiel lernejoj, deviga armeservo, impostsistemo. Sklaveco estis abolita kaj oni ekkonstruis fervojon kaj vojojn. Enmigrado el Ĉinujo kulminis kaj estiĝis kontraŭ-ĉinaj movadoj. Siam restis sendependa ŝtato kaj tiel iĝis bufrozono inter Britujo, kiu konkeris Malajon, Hindujon kaj Birmon, kaj Francujo, kies armeoj staris en Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamujo.

Mongkut, konata ankaŭ kiel reĝo Rama la 4-a, kun reĝotitolo Fra Ĉom Klao Ĉao Ju Hua (18a de oktobro 1804 – 1a de oktobro 1868), estis la kvara monarko de Siamo ene de la Dinastio Ĉakri, kiu regis el 1851 al 1868.

La mondmilitoj redakti

La Siama revolucio de 1932 aŭ Siama puĉo de 1932 (en taja: การปฏิวัติสยาม พ.ศ. 2475 aŭ การเปลี่ยนแปลงการปกครองสยาม พ.ศ. 2475) estis ŝlosila mejloŝtono en la historio kaj politiko de Tajlando en la 20-a jarcento. Tiu revolucio, fakte puĉo, estis preskaŭ sensangoelverŝa transiro la 24an de junio 1932, kiu ŝanĝis la sistemon de regado en Siamo el absoluta monarkio al konstitucia monarkio.

Moderno redakti

Taksin Ĉinaŭat estis prezidanto de Tajlando en 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj. Lia registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li volis okazigis novajn balotojn sed la opozicio malkceptis partopreni ilin kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estis deklarita eksterleĝa pro akuzo pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkis la PPP, partio posteula de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la supera kortumo denove elpostenigis la prezidanton, Samak Sundaravej, kaj oktobre samjare kondamnis pro supozata korupto Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice ekziliĝis al Dubajon. Decembre la supera kortumo elpostenigis ankaŭ la sukcedanton de Samak, nome Somĉai Ŭongsaŭat, kaj malpermesis aktivadon de ĉiuj estroj de la venkinta partio. Tiel la armeaj kaj juraj estraroj sukcesis formi parlamentan majoritaton, kiu enpostenigis la opoziciestron, Abhisit Vejjajiva.[8].

Jinglak Ĉinaŭat, fratino de Taksin Ĉinaŭat, kun la Portaja Partio gajnis 310 seĝojn aŭ pli inter la 500 seĝoj de la Taja Parlamento. Lasta ĉefministro Abhisit Vejjajiva agnoskis la venkon dirante: „La rezultoj de la voĉdono evidentigas, ke la Portaja Partio venkas, kaj Demokrata Partio agnoskas sian malvenkon. Mi gratulas la Portajan Partion pro ĝia rajto je formi registaron.“ S-ina Jinglak Ĉinaŭat iĝas unuan ĉefministran virinon en Tajlando.[9]

En septembro 2006 okazis ŝtatrenverso kontraŭ la ĉefministro Taksin Ĉinaŭat. Post la politika protestado en Tajlando en 2010, la 3a de julio 2011, vicigis voĉdone tiel ĉefministro la politikista virino Jinglak Ĉinaŭat.

Geografio redakti

 
La rivero Mekongo ĉe Ĉiang Saen, Tajlando.

Kun totalo de 513 120 km², Tajlando estas la 50-a plej granda lando laŭ totala areo. Ĝi estas iomete pli malgranda ol Jemeno kaj iomete pli granda ol Hispanio.[10]

Tajlando enhavas kelkajn diversajn geografiajn regionojn, parte koresponde al provincaj grupoj. La nordo de la lando estas la montara areo de la Tajaj Altaj Teroj, kies plej alta punkto estas Doi Inthanon en la montaro Thanon Thong Chai kun 2 565 m super marnivelo. La nordoriento, nome Isan, konsistas el la Altebenaĵo Ĥorat, lima oriente kun la rivero Mekongo. En la centro de la lando hegemonias la ĉefe ebena valo de la rivero Ĉao Fraja, kiu fluas al la Golfo de Tajlando.

Suda Tajlando konsistas el la mallarĝa istmo Kra kiu larĝiĝas en la Malaja Duoninsulo. Politike kaj adminstracie, estas ses geografiaj regionoj kiuj diferencas el aliaj laŭ loĝantaro, bazaj resursoj, naturaj trajtoj, kaj nivelo de socia kaj ekonomia disvolviĝoj. La diverseco de regionoj estas la plej klara atributo de la fizika aspekto de Tajlando.

La riveroj Ĉao Fraja kaj Mekongo estas la nemalhaveblaj akvovojoj de la rura Tajlando. Industriskala produktado de kultivoj uzas ambaŭ riverojn kaj iliajn alfluantojn. La Golfo de Tajlando kovras 320 000 km² kaj al ĝi alfluas la riveroj Ĉao Fraja, Mae Klong, Bang Pakong kaj Tapi. Ĝi kontribuas al la turisma sektoro pro siaj helaj neprofundaj akvoj laŭlonge de la marbordoj en la suda regiono kaj ĉe la istmo Kra. La orienta bordo de la Golfo de Tajlando estas industria centro de Tajlando kun la ĉefa profundakva haveno en Sattahip kaj ĉefe aktiva komerca haveno, Laem Ĉabang.

La Andamana Maro estas valora natura resurso ĉar en ĝi estas popularaj kaj luksaj ripozejoj. Phuket, Krabi, Ranong, Fang Nga kaj Trang, kaj iliaj insuloj kuŝas laŭlonge de la marbordoj de la Andamana Maro kaj, spite la cunamon de 2004, ili plue estas turisma altiraĵo.

 
Mapo de ses geografiaj regionoj de Tajlando.

Ses regionoj redakti

Tajlando estas tradicie dividata en kvin regionojn. Tio ja ne estas administra divido, sed ĉiuj ĉi regionoj estas evidente diferencaj de klimato, naturkondiĉoj, historio kaj tradicioj. Tio estas:

  • Norda Tajlando
  • Nordorienta Tajlando
  • Centra Tajlando
  • Orienta marbordo
  • Okcidenta Tajlando
  • Suda Tajlando

Norda Tajlando redakti

Tiu ĉi regiono konsistas el serio de montaroj kun mezproksima alteco 1200 metroj super maro, en kiujn entraĉiĝas per krutaj valoj riveroj Ping, Wang, Yom kaj Nan. Grandarea parto de tiuj ĉi montaroj estas ankoraŭ kovrita per tropika monzuna praarbaro. La plej valora ligno - teako estis pli antaŭe minita en granda amplekso (la registaro poste proklamis tutan malpermeson de la minado). Monto Doi Inthanon, kun alteco 2595 m estas la plej alta punkto en la lando, troviĝas en la plej nordokcidenta regiono. La unuaj tri tajlandaj reĝlandoj en Hindoĉinio havis siajn sidejojn en la norda Tajlando - Sukhothai, Chiang Mai kaj Chiang Saen. La dua plej granda urbo de la hodiaŭa Tajlando, Chiang Mai, estas centrejo de la norda regiono. La plej norda parto de Tajlando apartenas en regionon kromnomata Ora triangulo - antaŭe unu el ĉefaj regionoj de produktado de opio en la mondo. Tiun ĉi negloran etapon de la historio ĉi tie jam hodiaŭ rememorigas nur eta Muzeo de opio.

Nordorienta Tajlando redakti

 
Phnomrung Prasat en Nordorienta Tajlando.

La regiono estas reita el granda parto plataĵo nomata Khorat kun mezproksima supermara alteco 200 m. Ĉi tiuj grundoj estas malriĉaj kaj sablaj kaj pluvoj estas tre maloftaj escepte de periodo de pluvoj ekde junio ĝis oktobro, kiam granda parto estas inundita. La regiono estas malmulte konvena al intensa agrikultura produktado kaj ĝi estas kovrita de savana kreskaĵaro kaj arbustaĵoj.[11] La nordoriento estas plej malmulte evoluanta regiono de la lando kaj plej malmulte vizitata de turistoj, malgraŭ tio ke ĝi proponas grandan kvanton de historiaj memorigaĵoj. Sisaketo (taja ศรีสะเกษ) estas provinco en la norda orienta parto en Tajlando.

Centra Tajlando redakti

La centra regiono estas konsiderata kiel koro de la lando. En la fakto temas pri valaj ebenaĵoj kreitaj de rivero Chao Phaya. Tiu ĉi regiono estas la plej fekunda parto de la lando kaj danke al ampleksa reto de kanaloj kaj akvumigaj sistemoj ĝi estas ĉefa regiono de kulturado de rizo.[11] Ĝi estas ankaŭ plej dense enloĝigita regiono de la lando, kun Bankoko en sia mezo. Urbo en la nordo estas Phitsanulok.

Orienta marbordo redakti

 
Pattaya en Orienta Tajlando.

Tiu ĉi parto de la lando, geografie suda rando de la nordorienta Tajlando laŭlonge laŭ Tajlanda golfo, tradicie ne estis konsiderata kiel apartigita regiono. La hodiaŭ membrigo estas fondita prefere en administraj kaj sociaj faktoroj ol en geografiaj motivoj. La regiono estas konsiderata post la centra parto kiel la dua plej riĉa regiono de la lando. La orienta marbordo havas evoluintan industrian kaj turisman infrastrukturon.[11] Krom tio ĝi famas pro kulturado de duriano kaj mango kaj ankaŭ pro trovejoj de multekostaj ŝtonoj (rubenoj kaj safiroj).

Okcidenta Tajlando redakti

La longa montara limo de Tajlando kun Birmo pluas suden el la nordo en Okcidenta Tajlando kie elstaras la Tenaserim-Montaro, konata en Tajlando kiel Thio Khao Tanaosi (เทือกเขาตะนาวศรี). La geografio de la okcidenta regiono de Tajlando, kiel la nordo, estas karakterizata pere de altaj montoj kaj deklivaj rivervaloj. Okcidenta Tajlando estas hejmo de multo de malplej damaĝitaj arbaraj areoj. Ankaŭ akvo kaj mineraloj estas gravaj naturaj rimedoj. En la regiono estas multaj el la ĉefaj akvorezervejoj, kaj ankaŭ minado estas grava sektoro en la areo.

Suda Tajlando redakti

Ĝi prenas la nordan duonon de Malaja duoninsulo. La regiono estas montoriĉa. La provinco estas ofte ravega kaj tio fariĝis supozo por grandega evoluego de turismo. Senlimaj strandoj kaj centoj da virgulinaj insuloj pravigas asertojn de sloganoj, ke temas pri lasta edeno en la terglobo. Tradiciaj naturfontoj estas stano kaj gumo.[11]

Biodiverseco kaj konservado redakti

 
La populacio de aziaj elefantoj en la naturo de Tajlando falis ĉirkaŭkalkule al 2 000 ĝis 3 000.[12]

Naciaj parkoj en Tajlando estas difinitaj kiel areo kiu enhavas naturajn resursojn de ekologia gravo aŭ unika beleco, aŭ flaŭron kaj faŭnon de speciala gravo. La protektitaj areoj de Tajlando inkludas 156 naciajn parkojn, 58 naturajn rezervejojn, 67 neĉasareojn, kaj 120 arbarajn parkojn. Ili kovras preskaŭ 31 procente de la landa teritorio. La parkoj estas administrataj de la Departemento de Naciaj Parkoj, Naturo kaj Plantokonservadio de la Ministerio de Naturaj Resursoj kaj Medio.

Tajlando havas mezan sed plibonigantan rezulton en la tutmonda Indico de Media Plenumado kun ĝenerala rangigo de 91a el 180 landoj en 2016. La mediaj areoj en kiuj Tajlando plej malbonas (t.e., altrange) estas aerkvalito (167), mediaj efikoj de agrikultura industrio (106), kaj la sektoro pri klimato kaj energio (93), el kiuj ĉefe la lasta pro granda elsendoj de CO2 por kWh produktita. Tajlando pli bonas (t.e., malaltrange) en akvadministrado (66), kie okazas kelkaj plibonigoj esperitaj por la estonteco, kaj en salubrigo (68).[13][14] La lando havis en la Indico de Integreco de Arbara Pejzaĝo de 2019 ĉefan poentaron de 6.00/10, range kiel 88a tutmonde el 172 landoj.[15]

La populacio de elefantoj, nacia simbolo de la lando, falis el 100 000 en 1850 ĝis ĉirkaŭkalkule 2 000.[12] Ŝtelĉasistoj delonge ĉasis elefantojn por akiri eburon kaj felojn, kaj nun iompostiome por ekhavi viandon.[16] Ofte oni kaptas junajn elefantojn por uzado en turismaj altiraĵoj aŭ kiel tirbestoj, pro kiu estis postuloj de mistraktado.[17] Tamen, tiu uzado malpliiĝis ekde kiam la registaro malpermesis lignoproduktado el arbaroj en 1989.

Ŝtelĉasado de protektitaj specioj plue estas grava problemo. Tigroj, leopardoj, kaj aliaj grandaj katedoj estas ĉasataj pro siaj feloj. Multaj estas bredataj aŭ ĉasataj por havi ilian viandon, kiu supozite havas medicinajn propraĵojn. Kvankam tia komerco estas eksterleĝa, la bone konata Bangkoka merkato de Ĉatuĉak estas ankoraŭ konata pro loko de vendado de endanĝeritaj specioj.[18] La praktiko teni naturajn animalojn kiel maskotoj damaĝas speciojn kiel la Azia nigra urso, la Malaja urso, la Blankmana gibono, la pilea hilobato kaj la binturongo.[19]

Ekonomio redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Tajlando, 2019

Plej multaj tajlandaj civitanoj loĝas en vilaĝoj. Proksimume 49% de la laborantaro estas dungita en la agrikultura sektoro; Kompare kun la 80-aj jaroj, kie ĉi tiu cifero estis ĉirkaŭ 70%.

Rizo estas la ĉefa komponanto de la agrikultura produkto. Krome, ĉi tiu branĉo prilaboras kaj eksportas kaŭĉukon, akaĵuojn, kokosojn, ananasojn, maizon kaj fiŝojn. Komence de la 21-a jarcento, ĉefe pro malmultekosta laborkostoj, la diversaj manufakturaj industrioj kiel elektronikaj, vestaĵoj, ŝuoj kaj plastaj produktoj kaj tradiciaj industrioj kiel lignoproduktoj kaj gemoj multe disvolviĝas. Post la severa ekonomia krizo, kiun la lando travivis, kadre de la ekonomia krizo en Azio en la jaroj 1997-1999, en la 2000-aj jaroj Tajlando, kune kun la tuta Azio, revenis al grava kresko, kiu estis atingita ĉefe kun la helpo de impresa kresko de eksportoj (ĉefe al Usono kaj Japanio) kaj alvenanta turismo. Turismo ankaŭ estas pli kaj pli signifa parto de la ekonomio de la lando. Aktuale en 2019, ĉirkaŭ 40 milionoj da eksterlandaj turistoj vizitis Tajlandon. Tiel Tajlando estas la oka plej vizitata lando en la mondo. La tajlanda registaro celas ke turismo konsistigu ĉirkaŭ 30% de la malneta enlanda produkto de la lando antaŭ 2030.

La statuso de virinoj en Tajlando ankaŭ influas la dungadpejzaĝon tie. Kvankam virinoj en Tajlando akiris la voĉdonrajton en 1932, daŭris ĝis 1949 ke virino unue iĝis membro de la Reprezentanta ĉambro de la Nacia Asembleo de la Regno de Tajlando. La virinoj en Tajlando spertas diskriminacion kaj seksan malegalecon rilate al salajroj, kaj ofte estas dungitaj en malalt-pagitaj laborpostenoj.

La loka valuto estas la bahto, kiu estas dividita en 100 ekzemplerojn nomitajn Satango.

Pokapa riĉo estas 6,640 eŭroj ĉefe danke al turismo kaj duarange industrio. Sendungeco estas ĉirkaŭ 1,6 %.

  • Landkodo: TH.
  • E-nomo: Tajlanda Reĝlando.
  • Nacia nomo: Racha Anachak Thai.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Parollingvoj: laŭa, ĉina, malaja, kmera, karena, mjaŭa, mona.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • GNP: totala - 166 mlrd $; pokapa - 2.740 $.
  • Eksporto: rizo, industriaj varoj.
  • Organizoj: UNO (1946)

Etnoj redakti

 
Etnologia mapo de Tajlando

75% tajoj, 14% ĉinoj, laŭoj, malajoj, kmeroj, karenoj, hmongoj, monoj.

Religio redakti

Budhismo 95%, islamo 4%, kristanismo 0.6% kaj ĉirkaŭ 65.000 hinduoj.

Songkrano (สงกรานต์) estas tradicia festo de Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Birmo, taj-minoritatoj en Vjetnamio, en la provinco Junano de Ĉinio, Srilanko kaj la oriento de Barato.

Kulturo redakti

La tajlanda kuirarto estas mikso el ĉina, hinda kaj eŭropa influoj kiuj kunfandiĝis dum la jarcentoj al tipa tajlanda kuirarto. Origine la tajlanda kuirarto estas forte influita de akvo. La homoj manĝis rizon, akvobestojn kaj akvoplantojn. La manĝokutimoj ŝanĝiĝis sub la ĉina kaj hinda influoj. Ekde la 17a jarcento eŭropaj influoj fariĝis pli kaj pli fortaj. Ĉilioj ekzemple enkondukiĝis de portugalaj misiistoj. Rizo estas la bazmanĝaĵo en Tajlando. La tajlanda esprimo por preni „manĝaĵojn“ (kin khao [กินข้าว] signifas lavorte „manĝi rizon“, tutegale pri kiuj manĝaĵoj temas. La plej ŝatata rizospeco estas jasmena rizo el la regiono Isano. En la nordo kaj nordoriento de Tajlando la homoj preferas glurizon.

Esperanto en Tajlando redakti

MondEtur (2005-?) estis Esperanto-kompanio pri zorgado kaj servado en Tajlando, kiu estis registrita laŭleĝe en 2005. La kompanio klopodis montri, ke Esperanto povas esti utiligita en ĉiuj sferoj de homa vivo, do ankaŭ profesie, egale kiel iu ajn alia lingvo. La kompanio ofertis diversajn aferojn, ekzemple: turismo en Tajlando kun lernado de Esperanto, kursoj de taja masaĝo, eksportado de tajlandaj produktoj kun esperantistara kunlaboro kaj multaj aliaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Notoj kaj referncoj redakti

  1. "Siam". Dictionary.com Unabridged (Online). n.d. Alirita la 11an de Januaro 2020.
  2. "Siam definition and meaning". Collins English Dictionary. Alirita la 11an de Januaro 2020.
  3. Thailandometers. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2022. Alirita 17a de Aprilo 2022. Arkivigite je 2022-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (1 October 2019) “Has Thailand learnt any Lessons from the Bowring Treaty and the Treaty of Amity?”, Athens Journal of Law 5 (4), p. 405–418. doi:10.30958/ajl.5-4-3. 
    • (2020) “Lineages of the Authoritarian State in Thailand: Military Dictatorship, Lazy Capitalism and the Cold War Past as Post-Cold War Prologue”, Journal of Contemporary Asia 50 (4), p. 571–592. doi:10.1080/00472336.2019.1688378. 
  5. Thailand and the World Bank Arkivigite je 2005-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, World Bank on Thailand country overview.
  6. The Guardian, Country profile: Thailand, 25a de Aprilo 2009.
  7. "La represión militar incendia Bangkok", El País, Madrido, 20-an de majo 2010, paĝoj 2-3.
  8. angle Yingluck, Pheu Thai win in a landslide, Bangkok Post
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj CIA; $2
  10. 11,0 11,1 11,2 11,3 LePoer, Barbara Leitch, eld. (1987). Thailand: a country study. Washington, D.C.: Federal Research Division. pp. 60–65. OCLC 44366465.
  11. 12,0 12,1 Thailand's Elephants. Arkivita el la originalo je 5a de Marto 2015. Alirita 3a de Marto 2015.
  12. 2016 Report”, EPI Report. Alirita 17a de Decembro 2016..  Arkivigite je 2016-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
  13. EPI (2016): Thailand Arkivigite je 2017-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
  14. (2020) “Anthropogenic modification of forests means only 40% of remaining forests have high ecosystem integrity – Supplementary Material”, Nature Communications 11 (1), p. 5978. doi:10.1038/s41467-020-19493-3. 
  15. "Poaching for meat poses new extinction risk to Thai elephants", The Guardian, 26a de Januaro 2012.
  16. Hile, Jennifer, "Activists Denounce Thailand's Elephant "Crushing" Ritual", National Geographic Today, 6a de Oktobro 2002.
  17. Teena Amrit Gill (18a de Februaro 1997) Endangered Animals on Restaurant Menus. Albion Monitor/News. Arkivita el la originalo je 16a de Majo 2007. Alirita 7a de Junio 2007.
  18. Thai Forests: Dept. National Parks, Wildlife & Plants. Thai Society for the Conservation of Wild Animals. Arkivita el la originalo je 26a de Novembro 2014.