La Siberia orpluvioPacifika orpluvio (Pluvialis fulva) estas specio el la ĥaradrioformaj birdoj, genro pluvio. La diferenco de nomoj baziĝas sur la fakto ke temas pri migranta specio kiu bredas somere en Siberio kaj poste antaŭ vintro migras al sudaj landoj en Azio kaj Aŭstralazio ĝis Aŭstralio kaj Novzelando, kie tiam estas somero. Dependas el la lando oni povus nomigi tiun specion laŭ ties regiona nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia orpluvio

eo nebreda plumaro
eo nebreda plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Pluvio Pluvialis
Specio: Siberia orpluvio Pluvialis fulva
Gmelin 1789
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

    Ĝi grandas ĉirkaŭ 25 cm havas enverguron de 64 cm kaj pezas malpli ol 200 gm. Tiu specio estas tre simila al Eŭrazia orpluvio aŭ simple Orpluvio (Pluvialis apricaria). Sur ties dorso, flugiloj kaj krono aperas brunaj kaj orkoloraj makuloj kaj plenkreskuloj havas somere nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron. La nigrajn kolorojn disigas de la dorsa flanko longa, blanka zono ekde la frunto ĝis la meza brusto aŭ pli fajna ĝis la vosto. Tiu blankega zono diferencigas tiun orpluvion disde la eŭrazia orpluvio, kiu havas pli longan kaj larĝan blankan zonon. Tiamaniere la brusto kaj ĉefe la ventro estas pli ampleksa nigra makulo. Vintre nigro perdiĝas kaj la orpluvioj havas tiam falvecajn vizaĝon kaj bruston kaj blankajn subajnpartojn. Beko estas nigra, fajna kaj mallonga kaj kruroj estas nigraj.

    La specio estas simila al du aliaj orpluvioj nome Eŭrazia kaj Amerika. Sibera orpluvio estas pli malgranda, fajna kaj relative longkrura ol Eŭrazia orpluvio (Pluvialis apricaria) kiu krome havas blankan akzelan plumaron - Amerika orpluvio havas ĝin grizan-. Ĝi estas pli simila al Amerika orpluvio (Pluvialis dominica ) kun kiu antaŭe estis konsiderata kunspecia laŭ nomo "Malgranda orpluvio" kaj kun kiuj kunhavas saman medion en kelkaj lokoj. Pacifika estas pli fajna ol Amerika kaj havas pli longajn krurojn. Ĝi estas ofte pli flaveca ĉedorse kaj de tie la scienca nomo.

    Disvastiĝo redakti

    La reprodukta medio de Pacifika orpluvio estas arkta tundro el pli norda Azio nome Siberio ĝis okcidenta Alasko. Ili nestumas surplanke en seka malferma loko.

    Ili estas migrantaj birdoj kiu vintras en suda Azio -el suda Ĉinio ĝis Barato kaj eĉ en Etiopio- kaj Aŭstralazio, kie estas somero tiam. Eksterordinare migras al Kalifornio aŭ okcidenta Eŭropo. La migrado de tiu pluvio estas eksterordinara ĉar kiam ili atingas ekzemple Novzelando ili povas esti fluginta 5,000 aŭ 6,000 km unufoje kaj povas flugi 6 km super marsurfaco. Unue elmigras plenkreskuloj el nordaj partoj kaj poste junuloj.

    Nombrado estas malfacilega tasko, ĉar en multaj landoj kiel en Indonezio estas ĉasataj po miloj. Ĉasado malpliigis draste ties nombron ekzemple en Havajo ĝis mezo de 20a jarcento. Krome homa disvastigo en ties somera medio, nome aŭstralazia regiono endanĝerigas aŭ ĝenas la ĉiutaga vivo de tiu specio.

    Reproduktado redakti

     
    Pluvialis fulva - MHNT

    Tiu specio utiligas tipan ĥaradrian teknikon malproksimigi fremdulojn el reproduktejoj ŝajnigante esti vundataj. Ambaŭ gepatroj kovas malpli ol monato, sed se tio okazas malfrue estas la masklo kiu prizorgas. Paroj estas dumvivaj, ĉefe por maskloj. La masklo revenas al la sama loko de pasintjara reproduktado; tie ili gratas truon surplanke kaj kovras ĝin per likenoj. tie la ino demetas 4 ovojn. Post eloviĝo oni elnestiĝas. Junuloj tuje ekmanĝas, sed patroj zorgas iome. La junuloj ekflugas post 3 semajnoj.

    Kutimoj redakti

    Tiuj birdoj manĝas ĉe tundroj, deltoj, lagoj, sportejoj, terkulturejoj -ezemple rizkampoj-, strandoj kaj similaj ebenaĵoj plej ofte per rigardo. Ili manĝas insektojn kaj krustulojn; ankaŭ berojn.

    Temas pri sociaj birdoj kiuj grupiĝas po ĉirkaŭ 100 ekzempleroj almenaŭ. Maskloj estas tre teritoriaj kaj defendas ne nur bredejojn sed ankaŭ vintrajn manĝejojn.

    Voĉo estas iu “pu”, kria “klii” kaj aliaj krioj similaj al Eŭrazia orpluvio.

    Ili povas vivi ĝis 15 jaroj aŭ ĝis 7 laŭ aliaj ornitologoj.

    Literaturo redakti