Sibiu
Sibiu [siBIŬ] (germane Hermannstadt, hungare Nagyszeben, latine Cibinium; ebla proponata nomigo en Esperanto: Sibio) estas urbo kaj municipo en suda Transilvanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Cibin, 274 km nord-okcidente de Bukareŝto. Internacia flughaveno. En 1954 oni aligis al ĝi Gușterița kaj Turnișor.
Sibiu · Hermannstadt · Nagyszeben · Cibinium | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Sibiu | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 550000 | ||||
Aŭtokodo | SB | ||||
Telefonkodo | +40-0269 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 134 308 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 110 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 48′ N, 24° 9′ O (mapo)45.79722222222224.15Koordinatoj: 45° 48′ N, 24° 9′ O (mapo) | ||||
Alto | 415 m [+] | ||||
Areo | 121 km² (12 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sibiu [+] | |||||
| |||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Sibiu aŭ fakte Hermannstadt havis 33 489 (germanoj – 50%, rumanoj – 26%, hungaroj – 22%) loĝantojn, en 2011 147 245 (rumanoj, 1,5 % da hungaroj, 1 % da germanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 134 308 loĝantoj sur areo de 121 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 110 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜis 1919 ĝi apartenis al Hungario kaj estis parto de la historia reĝa departemento Szeben. Dum jarcentoj la plimulto de la loĝantaro estis germana (transilvaniaj saksoj). Post la komunismaj jardekoj kaj la falo de la fera kurteno restis germanlingva malplimulto de nur ĉirkaŭ du aŭ tri procentoj, inter ili la plurjara urbestro, d-ro Klaus Johannis. Ekzistas ankaŭ hungarlingva malplimulto.
Eventoj
redaktiJe la 26-a de majo 2004 la kulturministroj de EU nomumis Sibiu-n Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007, kune kun Luksemburgo, kvankam Rumanio ankoraŭ ne membris en EU. La du urbojn ligas la fakto, ke la fondintoj de Sibiu, enmigrintaj en la 12-a jarcento, venis el la regiono de nuna Luksemburgo[1]. Pro tio Luksemburgo deziris kaj subtenis la komunan kandidatadon de la du urboj.
Okazis petoj deklari la historian centron de Sibiu Monda Kulturheredaĵo, sed tio ĝis nun ne okazis.[2]
Turismo
redaktiSibiu allogas turistojn per konservitaj mezepokaj, renesancaj kaj barokaj konstruaĵoj (vidu sube), sed ankaŭ per muzeoj, ekzemple la subĉiela Muzeo ASTRA pri tradiciaj metioj. Nekontestebla centro estis kaj estas ĝia Granda Placo.
Neĝosporto estas praktikebla en la proksimaj Karpatoj. Păltiniș, unu el la plej konataj rumanaj vintrosportejoj, ne strikte apartenas al Sibiu, tamen estas administrata de la sibi-aj instancoj. Turistoj povas alveni vagonare eltrajniĝante ĉe Stacidomo de Sibiu.
Esperanto-vivo
redaktiEn 1920 en tiu urbo Andreo Cseh lanĉis sian metodon instrui fremdajn lingvojn; pri tio memorigas dulingva tabulo sur domo ĉe la Granda Placo (Piața Mare / Großer Ring), kie okazis tiuj kursoj. Tiu tabulo estis forprenita pro renovigaj laboroj en 2006; en 2007 nova, samteksta tabulo estis metita.
La ŝtata ULBS estas, ŝajne, la sola universitato en Rumanio, en kiu oni instruas en Esperanto. AIS San-Marino kunlaboris kun ULBS kaj reprezentis en ĝi propran departementon. AIS-docentoj kaj -profesoroj el diversaj landoj regule venis al Sibiu por instrui studentojn, kiuj speciale por tiuj kursoj lernas Esperanton. La tuton kunaranĝis nelaciĝante dum multaj jaroj la fama esperantisto germana Helmar Frank.
La transilvaniaj saksoj
redaktiSibiu estis la centro de transilvaniaj saksoj, german-etna minoritato en Rumanio (la "kunloĝanta popolo"). Ankaŭ post nuligo de siaj privilegioj en la 19-a jarcento ili komence restis la plimulto de la urba loĝantaro (1900: 16.141 el 28.994), sed plimultiĝis rumanoj kaj hungaroj. Post amasa elmigrado dum la 1990-aj jaroj nun malpli ol du procentoj de la urbanoj estas german-etnaj. Tamen la urbo konservas sur oficialaj ŝildoj sian unuan nomon "Hermannstadt". Ekzistas germana konsulejo kaj ekde 1380 lernejo, la Brukenthal-gimnazio. Pri la multo da defend-preĝejoj zorgas nun la Defendkirka Fondaĵo kies sidejo estas en Sibiu. Kulturaj trezoroj kaj arkivaj kolektoj troviĝas en la Teutsch-domo.
Vidindaĵoj kaj eventoj
redaktiKirkoj kaj sinagogoj
redakti- Franciskana preĝejo, katolika
- Sinagogo de Sibiu
- Ursulanina kirko, katolika
- Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo, grek-katolika
- Kirko Anunciacio, ortodoksa
- Ĉefkatedralo ortodoksa
- Jezuita preĝejo, katolika
- Evangelia Paroĥa Kirko
Aliaj aferoj vidindaj
redakti- Muzeo Brukenthal en samnoma palaco: gravega monumento de baroko en Rumanio, konstruita inter 1778 kaj 1788.
- ASTRA - Nacia Muzea Komplekso
- Dika turo: Vasta duon-ronda turo en la sud-orienta urbomurero. Tie en 1788 oni konstruis la unuan teatron de Sibiu. Nun tie estas la Thalia-salono, koncertejo.
- Monumento por imperiestro Francisko la 1-a
- Fortikaĵaj Turoj: Sibiu konservis ne nur grandajn partojn de sia urbomuro, sed ankaŭ defendajn turojn. Ili iam estis atribuitaj al gildoj, kiuj devis en paco konservi kaj en milito defendi siajn respektivajn turojn.
- Haller-bastiono (Bastionul Haller, Haller-Bastei): Bastiono konstruita en la 16-a jarcento, nomita laŭ la tiama urbestro. Ĝi konsistigas la orientan angulon de la urbomuro. 223 metrojn longa, naŭ metrojn alta.
- Konsilia Turo (Turnul Sfatului, Ratsturm): Turo inter la Granda kaj la Malgranda Placoj. Vizitebla, bela vido al la urbo. Tiu turo estis parto de la dua urba ĉirkaŭfortikaĵo. Detruite per tertremo en 1585 ĝi reskonstruitis kaj ricevis en 1826 cepforman tegmenton. Sur memorigtabulo de 1998 informiĝas oni pri la vizito de princo Karlo kiu ekengaĝiĝis pere de la fondaĵo Mihai Eminescu Trust por la regiono.
- Etnografia Emil Sigerus-muzeo
- Mensog-ponto (Podul Minciunilor, Lügenbrücke): Fera ponteto, kiu ligas la du flankojn de la Malgranda Placo, kiu en 1851 estis dividita per fosado de veturebla vojo inter la centra kaj la suba urbopartoj. La ponto estis finita en 1859 kaj inaŭgurita en la sekva jaro. Laŭ legendo ĝi subfalos, kiam suriras ĝin mensogulo (aŭ sufiĉe da mensoguloj). Tial novgeedzoj emas viziti la ponton kaj tie ĵuri al si eternan amon.
- Nova urbodomo ĉe la Granda placo.
- Orfejo terezkvartala
- Eksa kapitulejo de la luterana katedralo, nun kafejo
Eventoj
redakti- Ĵazfestivalo sibia
- koncertoj de la Bach-ĥoro sibia
Homoj rilataj al Sibiu
redakti- Gyula Bielz, juristo, arthistoriisto
- Soma Borszéky, prokuroro
- Johanna Bottesch, filologino
- Andreo Cseh, esperantista padagogo
- Mihály Esterházy (politikisto)
- Hermann Fabini, arĥitekto kaj eldonisto
- la hungara militestro Ignác Gyulay
- Johano Haller, guberniestro
- Albert Huet, juristo kaj politikisto
- Hans Klein, teologo kaj politikisto
- Hellmut Klima, historiisto kaj pastoro
- Peter Motzan, literaturkritikisto
- Hermann Oberth, kosmo-vetura pioniro
- Oskar Pastior, verkisto
- Leopold Pfaff, juristo
- Daniel Roth, kuracisto, verkisto, animzorganto
- la hungara kuracisto Gyula Telegdy
- Friedrich Teutsch, protestantisma episkopo
- Ödön Uher (pli aĝa), fotisto
- Udo-Peter Wagner, germanisto
- Carl Wolff (bankisto)
Referencoj
redakti- ↑ Dialektologiaj studoj montris ke la germana lingvaĵo de Sibiu similas la luksemburgan, sed lingvistoj ankaŭ atentigis ke ambaŭkaze la komunaj trajtoj povus estiĝi pro profunda kontakto de germana dialekto kun latinida lingvo. La nomo Transilvaniaj saksoj - simile al la alie en Rumanio uzata nomo Ŝvaboj - ĉiukaze signifas simple germanlingvanojn kaj havas nek etnian nek historian konekson kun la germana lando Saksio.
- ↑ En 2023 Unesko listigas la urbon Sibio en provizora listo.
Fontoj
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- Harald Roth: Hermannstadt. Kleine Geschichte einer Stadt in Siebenbürgen. Böhlau Verlag, Köln-Weimar-Wien, 2006. (en la germana lingvo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Urba retejo (rumane, germane, angle)
- Informoj de AIS (esperante)
- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-26 per la retarkivo Wayback Machine