La vorto siblo laŭ Esperantlingvaj vortaroj kiel PV, PIV aŭ duarange reta vortaro signifas "eligi sonon similan al tirata 's' ".[1]

Sibla sono estas sono produktita de turbulaj fluoj de aero aŭ aliaj gasoj. En fiziko ĝi estas priskribita per la aeroakustika modelo "fluo ĉirkaŭ cilindro". Ĝia frekvenca spektro kuŝas en la meza ĝis supra parto de la aŭskulta areo, kio rezultigas la karakterizan helan sonkoloron. Siblado rilatas al susurado, kiu havas pli malhelan sonkoloron pro sia proporcio de pli malaltaj frekvencoj, kaj fajfado, en kiu unuopaj tonoj estas klare aŭdeblaj en la miksaĵo de frekvencoj.

Siblaj sonoj estas integritaj en homan lingvon en la formo de siblaj konsonantoj (aŭ malpli longigite "siblantoj"), kaj multaj bestospecioj uzas ilin por komuniki. Siblaj bruoj ofte ĝenas dum registrado de sondosieroj, do mikrofona antaŭa glaco estas uzata por provi ilin eviti.

Serpentoj estas aparte konataj pro ilia komunikado per siblado. En la literaturo, la fikcia juna sorĉisto Hari Poter havas interalie la kapablon sible komuniki kun serpentoj - kapablon, kiun laŭ la romanoj pri li aliaj homoj ofte opinias tre iritiga.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


]]