Sidney BECHET (* 14-an de majo 1897 en Nov-Orleano; † 14-an de majo 1959 en Parizo) estis kreola sopransaksofonisto kaj klarnetisto. Bechet estis krom Jelly Roll Morton kaj Louis Armstrong unu el la plej gravaj soloistoj de frua ĵazo. Kiel ĵazmuzikisto el Nov-Orleano li populariĝis ĉefe en Francujo, kie li rigardis sin malpli elmetata al rasismo ol en Usono.

Sidney Bechet
Persona informo
Naskonomo Sidney Joseph Bechet
Aliaj nomoj Pops King
Naskiĝo 14-an de majo 1897 (1897-05-14)
en Nov-Orleano
Morto 14-an de majo 1959 (1959-05-14) (62-jaraĝa)
en Garches
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • klarnetisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.sidneybechet.org
vdr
Sidney Bechet, Freddie Moore kaj Lloyd Phillips en klubejo Jimmy Ryan's, Novjorko, proks. junion 1947, Foto: William P. Gottlieb

Vivo redakti

Sidney Bechet estis filo de muzikema ŝuisto. Li instruis al si la klarnetludadon en la aĝo de 6 jaroj per la instrumento de ia pli aĝa filo Leonard (poste dentisto kaj trombonisto). Je interŝanĝo de tabako li sekvis lecionojn ĉe la klarnetistoj Lorenzo Tio kaj George Bacquet (la „prapatroj“ de novorleana klarnetludado), kiuj tamen laŭ liaj propraj eldiroj relative malmulte utilis al li (li neniam vere sciis legi notojn). Anstataŭe li lernis per aŭskultato kaj observado la plej diversajn instrumentojn, ekz. je sia modelulo, kornetisto Freddie Keppard, kun kiu li ludis en 1911. En 1913 li ludis kun Louis Armstrong (kiu dungis lin por reklamo-engaĝigo), en 1914 kun Clarence Williams dum vojaĝo tra grandmagazenoj en Teksaso, en 1916 kun King Oliver kaj 1917 en Ĉikago, i. a. kun Keppard. Jam en 1919 li estis en Novjorko kaj vojaĝis tra Eŭropo kun Southern Syncopated Orchestra de Will Marion Cook.[1] En Londono li akiris sian unuan sopransaksofonon (kies ludadon li instruis al klaŭno Grock) kaj koncertis dum paradoprezentado en Buckingham Palace. En 1920 li ludis en Parizo en Apollo je Montmartre kaj iris tiam al Londono, el kiu kie li estis forpelita pro relative naiva afero kun virino, kio alportis al li akuzon pro molesto. En 1921/2 li vojaĝis tra Usono kaj amikiĝis kun Bessie Smith. Ekde 1923 ĝis 1925 li estis plejofte en Novjorko. Unuajn surdiskigojn li faris en 1923 kun Blue Five de Clarence Williams’, kun ĉi tiu personaro dumtempe komune kun Louis Armstrong, kiun li jam konis de sia infaneco en Nov-Orleano. Li akompanis bluskantistinojn, ludis en Vaudeville kaj ludis ankaŭ en 1924 en la orkestro de Duke Ellington[2].

Dum nova koncertvojaĝo tra Eŭropo en 1925 li koncertis en la orkestro de Revue nègre, kun kiu Josephine Baker travivis sian trarompon - ŝi montris unuafoje en Eŭropo la ĉarlestonon en la pariza Théâtre des Champs-Élysées. Ili pluvojaĝis tra Belgujo, kie Josephine Baker forlasis la Revue favore al Folies Bergère, Sovetunio, kie Bechet en Moskvo amikiĝis kun Tommy Ladnier, kaj Germanujo, kie li ludis en Berlino en Haus Vaterland ĉe Potsdamer Platz. En 1928 li estis en Parizo, kaŭzis tamen jam post dek unu monatojn ĉagrenon, kiam dum kverelo inter muzikisto senintence francino estis vundita per tuŝpafo. Kondamnite je dek kvin monatoj da malliberejo, el kiuj li suferis dek unu, li estis forpelita el la lando kaj iris komence al Berlino. En 1930 li ludis en la germana filmo Einbrecher (kun Lilian Harvey kaj Willy Fritsch), en kiu li estas aŭdebla, sed preskaŭ ne videbla. Tiam lin dungis Noble Sissle en Usonon.

En 1932 li ludis kun la propra bando New Orleans Feetwarmers en Savoy Ballroom je Novjorko. Je tio ekestis elstaraj surdiskigoj kun Ladnier, kun kiu li dum la granda depresio en 1933/34 tenis tajlorejo. Ekde 1934 ĝis 1938 li ludis denove ĉe Sissle, kun kiu li ankaŭ surdiskigis. En 1937 li vidis novajn ŝancojn en la komenca revivigo de novorleana ĵazo kaj ludis en 1938 kun propraj bandoj en Nicks. En 1938 li havis furoraĵon per „Summertime“ de George Gershwin, surdiskigis por Hugues Panassié (Panassie Sessions kaj Ladnier kaj Mezz Mezzrow) kaj ekde 1939 por Blue Note, kiu, disvastigate dum la Dua Mondmilito de radiostacioj de la rezistomovado, multan kontribuis al lia populareco en Francujo. Inter 1938 kaj 1942 li multan surdiskigis por la diska subeldonejo de RCA, Bluebird (Bluebird Sessions kun Ladnier k. a.). En 1939 li ludis kun New Orleans Jazzmen de Jelly Roll Morton, kun Ladnier kaj la kvaropo de Meade Lux Lewis, en 1940 kun Armstrong kaj kun Earl Hines. En 1941 li surdiskigis soloojn, lduis kun Vic Dickenson (kiel ankaŭ en 1943), kun Henry Red Allen kaj triope kun Willie „The Lion“ Smith.

Danke al ŝprucaj enspezoj li fariĝis domposedanto en Brooklyn. En 1946/7 li surdiskigis por la diskeldonejo de Mezzrow, King Jazz. En la 1940-aj jaroj li estis regule aŭdebla kun gitaristo Eddie Condon en Novjorko, kie li partoprenis plurajn el ties Town Hall koncertoj. En 1945 li provis fondi bandon kun novorlean-praulo Bunk Johnson, kio tamen malsukcesis pro ties alkoholproblemoj[3]. Bechet provis fondi muziklernejon, havis tamen nur unu lernanton (Bob Wilber).

Kiam li post la Internacia Ĵazfestivalo 1949 trovis surprize grandan resonancon, li restis tie. Liaj diskoj amase vendiĝis en Francujo (En 1950 lia miliona disko estis ventita), krome antaŭjuĝoj tie estis malpli disvastiĝintaj. La ekzistadisma junularo en Francujo adoris Sidney Bechet-on kiel „Le Dieu“ („la Dio“-n). Lia vibradoriĉa saksofonludado kaj liaj komponaĵoj Petite fleur kaj Dans la rue d’Antibes famigis Sidney Bechet-on al vasta publiko.

Li formis la grupon Sidney Bechet All Stars kun Guy Longnon (trumpeto), Jean-Louis Durand (trombono), Charlie Lewis (piano), Alf „Totole” Masselier (baso), Armand Molinetti (frapinstrumentaro) kaj James Campbell (kanto); li mem ludis sopransaksofonon aŭ klarneton, ambaŭ je malofta perfekteco. Tiu ĉi bando surdiskigis en Parizo la 21-an de januaro 1952 (Vogue #520121) dek unu titolojn, inter ili lia propran komponaĵo Petite Fleur (floreto). Ĝi fariĝis en 1959 tutmonda furoraĵo kun ĝis 1961 pli ol 10 milionoj da venditaj ekzempleroj. Li ludis kun la junaj tradiciemaj ĵazbandoj de Claude Luter (ekz. en Olympia 1954) kaj André Reweliotty kaj usonanoj en Parizo Lil Hardin Armstrong kaj Zutty Singleton. En 1955 oni prezentis lian baletmuzikon The night is a witch en Bruselo. Li kunlaboris ankaŭ en francaj filmoj de la Serie Noire. Lia lasta prezentado okazis dum la Monda Ekspozicio en Bruselo. Li mortis je sia 62-a naskiĝdatreveno pro pulmokancero en pariza malsanulejo, miloj partoprenis la funebran procesion. Li estis entombigita en Garches, antaŭurbo de Parizo. En la franca banloko Juan-les-Pins, kie li dum la lasta tempo ofte ludis, estas videbla busto de li.

En 1951 Bechet geedziĝis en Antibes je tria geedzeco sian malnovan amatinon, germanino Elisabeth Ziegler, kun la franca aktorino Mistinguette kiel geedzatestanto. Li havis unu filon, Daniel (* 1954), kun Jacqueline Peraldi.

Sidney Bechet estis unu el la teknike plej lertaj muzikistoj de la novorleano-ĵazo. Kiel klarnetisto kaj saksofonisto li fariĝis modelulo por multaj aliaj ĵazmuzikistoj, ekz Johnny Hodges (kiun Bechet proks. 1924 dungis kaj instruis), Buster Bailey kaj Jimmie Noone (kiun Bechet instris kiel dekjarulo en Nov-Orleano, kvankam tiu ĉi estis 2 jaroj pli aĝa). La sopransaksofono ankaŭ nuntempe estis ege ligita kun lia nomo.

Famaj sonregistraĵo de Bechet estas krom Petite fleur la unua surdiskigo de Summertime (George Gershwin) por Blue Note (1938) kaj Weary Blues kun Mezz Mezzrow kaj Cousin Joe.

Cetere redakti

Lia diskaro plenas je kuriozaĵoj, ekz. Les oignons el 1953 kun surprizaj paŭzoj. Longe antaŭ la ekesto de latinida ĵazo li uzis rumbojn kaj merengojn. En 1941 li eksperimentis per disfaza sonregistrado por RCA, kiam li er je registrado de Sheik of Araby ludis ĉiujn ses instrumentojn mem (klarneto, sopransaksofono, tenorsaksofono, piano, baso kaj frapinstrumentaro), en 1965 noveldonita de RCA Victor kiel disko Bechet of New Orleans.

En Francujo li surdikigis multan por diskeldonejo Vogue de Charles Delaunay, kies akompantekstoj estas grava fonto.

Diskografio (selekto) redakti

  • Port of Harlem Jazzmen, 1939
  • Jazz Nocturne Vol. 5, 1945
  • Jazz Nocturne Vol. 6, 1945
  • Jazz Nocturne Vol. 10, 1945
  • Jazz Nocturne Vol. 11, 1945
  • Jazz Nocturne Vol. 12, 1945
  • Giants of Jazz, 1949
  • Sidney Bechet's Blue Note Jazzmen, 1950
  • Immortal Performances, 1952
  • New Orleans Style, Old and New, 1952
  • Olympia concert, Paris (live), 1954
  • Back to Memphis, 1956
  • Creole Reeds, 1956
  • Grand Master of the Soprano Sax and Clarinet, 1956
  • When a Soprano needs a Piano, 1957
  • Parisian Encounter, 1958
  • Brussels Fair '58 (live), 1958
  • The fabulous Sidney Bechet, 1958

Literaturo redakti

  • Sidney Bechet: Treat it gentle 1960 (germane Petite fleur. Erinnerungen eines begnadeten Jazzmusikers. Luchterhand Literaturverlag, Hamburg 1992 kun diskografio de Wallbaum (274 S.), same kiel Alle Kinder Gottes tragen eine Krone, Sanssouci Verlag 1961); ISBN 978-3-630-71054-9
  • Sidney Bechet: Wie kann man einen Vertrag spielen? Über Musikaner, die Menschen und die Musikindustrie als Kreativitätskiller (28 S.), Der Grüne Zweig 214, Löhrbach 2000, ISBN 978-3-922708-33-9
  • Arrigo Polillo Jazz. Piper, München 1994
  • John Chilton: Sidney Bechet, the Wizard of Jazz. Macmillan, Londono 1987

Rimarkoj kaj fontoj redakti

  1. Tie li okulfrapis dum koncerto en la Reĝa Filharmoniejo en Londono al dirigento Ernest Ansermet, kiu verkis kritikon por Revue Romande en 1919, represita en Wolbers (eld.) Thats Jazz, Darmstadt 1988. Unu el la unuaj ĵazkritikoj.
  2. Collier Duke Ellington, Knaur, S.97ff. Laŭ Collier nur someron 1924. Ellington estis entuziasmita de lia ludado. Laŭ Collier li estis unu el la unuaj novorleano-muzikistoj, kiujn aŭdis Ellington, kaj do la dungado de Bechet estis ankaŭ grava por por la evoluo de la bando.
  3. Hentoff raportas ([1][rompita ligilo]) ke Bechet dum ties soloo en Savoy-Cafe je Bostono eksidis en la unua vico, kun longa vico da konjakglasoj, kiujn li ĉiufoje ĵetis al Johnson, kiam tiu ĉi trafis malĝustan tonon

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Sidney Bechet » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3543210 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)