Sieĝo de la Montokazerno

(Alidirektita el Sieĝo al la Montokazerno)

La 19-a de julio de 1936, la generalo Fanjul zorgante pri la organizado de puĉo en Madrido, Hispanio, eniris, vestita je civilulo, en la Montokazerno. Anstataŭ eliri kun trupoj por konkeri ĉefajn strategiajn punktojn de la ĉefurbo, proklamis la militstaton kaj restis kun 1.500 militistoj kaj ĉirkaŭ 180 falangistoj en la kazerno. Li esperis helpotrupojn el la kazernoj de Kampamento, Getafe kaj Kvar Ventoj, kie la puĉo fakte malsukcesis. La Montokazerno gravis por la respublika registaro ĉar tie estis ŝlosilaj pecoj de pafiloj, neutilaj sen tiuj.

Posttagmeze la kazerno estis ĉirkaŭita de trupoj fidelaj al la registaro de la Respubliko kaj popolaj milicoj. Mateniĝe komencis kanonado kaj la puĉistoj rezitis nur horojn. Okazis diferencoj inter la puĉistoj ĉar kelkaj montris la blankan flagon, dum aliaj plupafis kontraŭ la registaraj sieĝantoj (aŭ temis pri trompoklopodo).[1] Intervenis aviado kaj dum la konkero preskaŭ estis detruita la kazerno. Oni kalkulis inter 500 kaj 900 mortintoj, depende de la fontoj kaj el la enkalkulitaj homgrupoj. La respublikanoj kaptis la generalon Fanjul kaj aliajn oficirojn, kiuj estis enprizonitaj, juĝitaj la 15an de aŭgusto kaj mortpafitaj tiun saman monaton.

La konstruaĵo post tiu preskaŭ detruo, ricevis ankoraŭ pliajn bombojn dum la milito, ĉar la fronto proksimis ekde komenco de 1937. Fine de la milito estis nur ruinoj, el kiuj kelkaj restis ĝis komenco de la 1970-aj jaroj.

Kunteksto redakti

Tiu okazintaĵo, se ne la ununura, estis la ŝlosila evento por ke la fortoj fidelaj al la respublika resgistaro povus elteni la povon en la ĉefurbo dum la unuaj tagoj de la milito kaj preskaŭ ĝis la fino. La puĉo estis planita por la 18a de julio, sed en Melijo la puĉistoj antaŭis kaj jam la vespero de la 17a de julio komencis la insurekcio, kiu la venontan tagon etendiĝis tra aliaj lokoj de Hispanio. Em Madrido estis la ĉefa koncentro de trupoj de Hispanio, krom kvar flughavenoj, policanoj kaj civilgvardio,[2] kiu dum en aliaj lokoj de Hispanio apogis la insurekcion, en Madrido ties ĉefaj oficiroj apogis la registaron kaj malsukcesigis la puĉon. Krome la estroj de la puĉo estis tri retirigitaj generaloj, sen efektiva ordonpovo kaj kun grandega konfuzo pri kion fari kaj kiu estri. Kiam la generalo Fanjul, senuniforma, venis tagmeze de la 19a, dimanĉe, al la kazerno,[3] tiu restis malkomunikigita kun la aliaj insurekciintoj. Intertempe la registaro decidis akcepti la peton de armiloj fare de la maldekstraj organizoj, kaj ĉefe de la milicanoj de la CNT, kies ĉefa figuro tie kaj tiam estis Cipriano Mera, ĵus elirinta el prizono. Plejparto de la pafiloj ne havis la necesajn fermilajn pecojn, kiuj estis en la Montokazerno, do tuje ekis la atako por validigi la pafilojn necesajn por kontraŭstari la puĉon.

La sieĝo redakti

Dum la tago 19a venis al la kazerno oficiroj, falangistoj, monarkiistoj kaj aliaj puĉistoj. Post harango fare de la generalo Fanjul, ili klopodis eliri al la urbo por konkeri strategiajn punktojn, sed jam tiam la kontraŭpuĉistoj estis ĉirkaŭinte la kazernon kaj ili havis ĉirkaŭ 5,000 ĵus ricevitajn pafilojn[4] kaj estis membroj de la sindikatoj UGT kaj CNT, krom fidelaj policanoj, totale ĉirkaŭ 8,000. La puĉistoj ekpafis per mitraletoj kaj la sieĝantoj iome retiriĝis. En la kazerno estis ĉirkaŭ 2,000 militistoj kaj ĉirkaŭ 500 civiluloj defende la puĉon.

Matene de la 20a la aviadiloj kaj la artilerio komencis bombardadi kaj la sieĝitoj apenaŭ havis ŝancojn. Kiam oni montris blankajn flagojn el fenestroj kaj la sieĝantoj, alproksimiĝis sieĝitoj pafis kaj tio ripetiĝis. Sendepende ĉu tio estis intence aŭ sekvo de konfuzo, ĝi kolerigis la sieĝantojn, kiuj poste linĉomortigis lastajn defendantojn aŭ kapitulaciintojn, kaim finfine posttagemze ili sukcesis rompi la pordon kaj eniri al la kazerno.

Sekvo redakti

La resto de puĉistoj de Madrido estis venkitaj kaj nur malgranda nombro sukcesis fuĝi al la montaro, kie ili atendis aliajn trupojn de Franko. Dume la fidelaj fortoj profitis tiun venkon kiel sprono al sekurigi la ĉefurbon kaj nuligi la aliajn insurekciulojn de proksimaj urbo kiaj ToledoGvadalaĥaro.

Notoj redakti

  1. «Testimonios del 18 de julio: A la sombra del Cuartel de la Montaña» Arkivigite je 2007-10-15 per la retarkivo Wayback Machine — Carlos Sampelayo
  2. Ruiz Manjón-Cabeza, Octavio (1990). La Segunda República y la guerra, Madrid: Rialp. pp. 405. ISBN 84-321-2115-0.
  3. Cervera Gil, Javier (2006). Madrid en Guerra - La ciudad clandestina, 1936 - 1939. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-4731-4, paĝo 49.
  4. Hugh Thomas, Historia de la guerra civil española, Barcelona, 1976 (ISBN 2-221-08559-0), paĝo 254.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti