Sieĝo de Antverpeno (1914)

La Sieĝo de Antverpeno (nederlande Beleg van Antwerpen, france Siège d'Anvers, germane Belagerung von Antwerpen) estis batalo inter la fortoj de la Germana unuflanke kaj la Belgia, Brita kaj Franca armeoj aliflanke ĉirkaŭ la fortikita urbo Antverpeno dum la Unua Mondmilito. Germanaj trupoj sieĝis la soldataron de Belgia fortiktrupoj, la Belgian Kamparmeon kaj la 63an Britan Divizion de la Reĝa mararmeo en la areo de Antverpeno, post la Germana invado de Belgio en Aŭgusto 1914. La urbo, kiu estis ringigita per fortikaĵoj konataj kiel Nacia Reduit, estis sieĝata sude kaj oriente fare de Germanaj fortoj. La Belgiaj fortoj de Antverpeno faris tri elirojn fine de Septembro kaj komenco de Oktobro, kiuj interrompis la Germanajn planojn sendi trupojn al Francio, kie necesis plifortigoj por kontraŭigi la elanon de la Francaj armeoj kaj de la Britia Ekspedicia Forto (BEF).

Germana bombardado de la Belgiaj fortifikaĵoj per peza kaj super-peza artilerio ekis la 28an de Septembro. La Belgia soldataro ne havis esperon de venko sen helpo kaj spite la alvenon de la Brita Divizio de la Reĝa mararmeo kiu komencis la 3an de Oktobro, la Germanoj eniris en la ekstera ringo de fortikaĵoj. Kiam la Germana antaŭeniro ekpremis koridoron el la okcidento de la urbo laŭlonge de la limo al la marbordo, laŭ kiu la Belgoj de Antverpeno estis en kontakto kun la cetero de la neokupita Belgio, la Belgia Kamparmeo ekretiriĝis okcidenten al la marbordo. La 9an de Oktobro, la restinta soldataro kapitulacis, la Germanoj okupis la urbon kaj kelkaj Britaj kaj Belgaj trupoj fuĝis al Nederlando norden kaj estis amasmalliberigitaj dum la daŭro de la milito. La Belgaj trupoj el Antverpeno retiriĝis al la rivero Yser, apud la Franca limo kaj fosis tranĉeojn por komenci la defendon de la lasta neokupita parto de Belgio kaj luktis en la Batalo de Yser kontraŭ la Germana 4a Armeo en Oktobro kaj Novembro 1914. La Belga Armeo tenis la areon ĝis la fino de 1918, kiam ĝi partoprenis en la Alianca liberigo de Belgio.