Malfermi la ĉefan menuon
La Sieĝo de Bostono 1775–1776

La Sieĝo de Bostono (19a de aprilo, 177517a de marto, 1776) estis malferma fazo de la Usona Revolucia Milito. Milicanoj el Nov-Anglio malhelpis la movadon surtere de la Brita Armeo fortikita en kio estis tiam la duoninsula urbo Bostono, Masaĉuseco. Ambaŭ partioj devis elturniĝi por provizioj kaj personaro dum la daŭrado de la sieĝo. Brita reproviziado kaj refortiga agado estis limigitaj al maraliro. Post dekunu monatoj de sieĝo la britoj abandonis Bostonon navige al Nov-Skotio.

La sieĝo ekis la 19an de aprilo post la Bataloj de Lexington kaj Concord, kiam la milicanoj el najbaraj komunumoj de Masaĉuseco limigis la surteran aliron al Bostono. La Kontinenta Kongreso formis la Kontinentan Armeon el la milicanoj, kun George Washington kiel Ĉefkomandanto. En Junio 1775, la britoj kaptis Bunker kaj Breed's Hills, sed ties perdoj estis fortaj kaj ties akiroj estis nesufiĉaj por rompi la regado fare de la Kontinenta Armeo sur tera aliro al Bostono. Militagado dum la resto de la sieĝo estis limigitaj al foja subitaj atakoj, minoraj skirmoj, kaj pafado fare de snajperoj.

En Novembro 1775, Washington sendis la 25-jaraĝan librovendiston kiu estis iĝinta soldato nome Henry Knox por alporti al Bostono la pezan artilerion kiun oni estis kaptinta ĉe Fort Ticonderoga. Per teknike komplika kaj postulega operaco, Knox alportis multajn kanonojn al areo de Bostono Januare de 1776. En marto 1776, tiu artilerio fortikiĝis la Dorĉesterajn Altaĵojn, kiuj superregas Bostonon kaj ties havenon kaj minacis la britan liverlinion. La brita komandanto William Howe, vidis la britan posedon kiel nedefendebla kaj retiris la britajn fortojn el Bostono al la brita kerno ĉe Halifakso, la 17an de marto (celebrata nuntempe kiel Evakutagon).

NotojRedakti

ReferencojRedakti

Plia legadoRedakti