La Sieĝo de Odeso, konata de la Sovetoj kiel la Defendado de Odeso, daŭris el la 8a de aŭgusto ĝis la 16a de oktobro 1941, dum la komenca fazo de la Operaco Barbaroso, nome la invado de Sovetunio fare de la Akso Romo-Berlino-Tokio dum la Dua Mondmilito.

Odeso estas havenurbo ĉe la Nigra Maro en la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko. La 22an de junio 1941, la potencoj de la Akso invadis la Sovetunion. Aŭguste, Odeso iĝis celo de la Rumana 4a Armeo kaj de elementoj de la Germana 11a Armeo. Pro la forta rezistado de la Soveta 9a Sendependa Armeo kaj la rapide formita Soveta Aparta Marborda Armeo, subtenita de la Nigramara Floto, la Aksaj fortoj bezonis 73 tagojn de sieĝo kaj kvar atakojn por konkeri la urbon. La Rumanaj fortoj suferis 93,000 perdojn, kontraŭ perdojn de la Ruĝa Armeo ĉirkaŭkalkulitaj inter 41,000 kaj 60,000.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Axworthy, Mark. Third Axis Fourth Ally: Romanian Armed Forces in the European War, 1941–1945. p. 58.

Bibliografio redakti

  • Axworthy, Mark; Scafes, Cornel; Craciunoiu, Cristian (1995). Third Axis Fourth Ally: Romanian Armed Forces in the European War, 1941–1945. London: Arms & Armour Press. ISBN 1-85409-267-7.
  • Glantz, David M. & House, Jonathan (1995), When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler, Lawrence, Kansas: University Press of Kansas, ISBN 0-7006-0899-0