Sieĝo de Orléans

La sieĝo de Orléans (la 12-an de oktobro 1428 - la 8-an de majo 1429) estis krizpunkto de la Centjara milito, kiam, instigata de Johana de Arko, la francoj gajnis sian unuan venkon kontraŭ la angloj post la katastrofa batalo de Azincourt.

Johana de Arko dum la sieĝo de Orléans (pentraĵo de Jules Eugène Lenepveu)

La angloj kaj burgundoj regis preskaŭ tutan nordan Francion krom Orléans, kaj la angloj posedis ankaŭ multe da sudokcidenta Francio. Orléans havis strategian situon: se la angloj kaptos la urbon, verŝajne ili konkerus la centron de Francio. La 12-an de oktobro 1428 la sieĝo komenciĝis, estrate de Thomas Montacute (4-a grafo de Salisbury): malfrue de tiu monato, Montacute mortvundiĝis. Ekde decembro William de la Pole (1-a duko de Suffolk) estris la sieĝon. Tamen mankis al la angloj sufiĉe da militistoj por tute ĉirkaŭi Orléans, kaj la loĝantoj povis akiri provizaĵojn.

La 12-an de februaro 1429 skotaj kaj francaj militistoj malsukcese klopodis kapti anglan provizan konvojon (la "batalo de la haringoj").

Johana de Arko skribis almenaŭ dufoje al la angloj, ordonante ilin forlasi kaj la sieĝon kaj la anglajn posedaĵojn en Francio. La 18-an de aprilo ŝi alvenis al Sieĝo de Orléans kun armeo: la sekvantan tagon ŝi eniris la urbon kaj estis ĝojege aklamata. Ĉiam ŝi urĝis agresan militadon, kontraŭ la konsiloj de la francaj generaloj. La 4-an de majo ŝi rajdis el la urbo por kuraĝigi francajn militistojn: sekvis kapto de grava angla fortikaĵo. La 6-an la francoj kaptis fortikigitan monaĥejon. Angla garnizono de Les Tourelles izoliĝis kaj estis forpelata la sekvantan tagon: Johana ŝultre vundiĝis de sago, kiun ŝi mem eltiris antaŭ ol reiri al la batalado.

La 8-an de majo la du armeoj kuniĝis por plua batalo. Ĉar estis dimanĉo, Johana deziris ne iniciati bataladon. Post nelonge la angloj turnis sin kaj forlasis la sieĝon.

Post tiu venko multaj volontuloj aniĝis al la franca armeo. La francoj forpelis la anglojn de la valo de la Luaro, kaj poste Karlo la 7-a (Francio) kroniĝis ĉe Reims. La ĉesigo de la sieĝo estis decida punkto de la centjara milito.