Sieĝo de Westerplatte
Sieĝo de Westerplatte – defendo de Militista Stokejo Transŝarĝa (Wojskowa Składnica Tranzytowa) de garnizono (182 soldatoj, en tio 5 oficiroj kaj unu kuracisto) de Pola Militistaro sur la Duoninsulo Westerplatte en Gdansko dum la invado en Pollandon, daŭranta en la tagoj 1a–7a de septembro 1939. Ĝi estas foje konsiderata la unua batalo dum la dua mondmilito en Eŭropo.

Defendo de WesterplatteRedakti
La garnizono de Westerplatte, kun la tasko defendi sin dum dekkelkaj horoj, sindefendis dum 7 tagoj. Dum la sieĝo estis engaĝitaj miloj de germanaj soldatoj apogitaj de peza artilerio (i.a. haŭbizo-bombkanonoj, kalibro 220 mm), bombaviadiloj plonĝoflugaj Junkers Ju 87 kaj kirasita batalŝipo Schleswig-Holstein. Germanaj militaj ŝipoj pripafis la terenon Westerplatte de la Golfo de Gdansko, tamen ili rezignis ĉar pafarmilaj kugloj transflugis la batalkampon.
Vidu ankaŭRedakti
- Henryk Sucharski, komandanto de la defendo
- Bombado de Wieluń
InteresaĵojRedakti
La 25-an de oktobro 1940 en konspira varsovia revuo "Walka" (Batalo) aperis anomine versaĵo de Konstanty Ildefons Gałczyński Kanto pri la soldatoj de Westerplatte, represata en konspira gazetaro kaj antologioj de poezio.
BibliografioRedakti
- Mariusz Wójtowicz-Podhorski: Westerplatte 1939. Prawdziwa historia (Vesterplatte. Vera historio). Gdańsk 2009. (ISBN 978-83-7237-208-6).