La sieĝoturoj konsistis el transportebla tureca skafaldo el ligno, kun formo de alta prismo aŭ piramidtrunko, kiuj estis uzataj en la Antikva Epoko kaj en la Mezepoko por lukti kaj ataki la muregojn de la malamiko, atingante ties alton. Se ties alproksimigo sukcesis, ili permesis aliri al la interno pli facile ol la atakskalo por ke soldatoj povu konkeri ĝin. Kiel ĉe ĉiuj mezepokaj sieĝarmoj, ankaŭ la turo eksmodiĝis pro la ĝeneraligo de la uzado de la kanono el la 15a jarcento.

La baza modelo estas turo kun kvadrata bazo de kelkaj etaĝoj, unuiĝintaj inter si per ŝtuparo ĉu interna aŭ malantaŭa, du aŭ tri metrojn pli alta ol la superotaj muregoj kaj kun levoponto en ties supra parto tra kiu oni atingu la krenelojn de la atakata murego. Kutime ene de la turo iris arkistoj kuj pafis kontraŭ la defendantoj. Por ebligi la movon, la turo disponis el kvar grandaj radoj. Dekomence ĝi estis movita de oksojĉevaloj, sed pli proksime de la celo la animala forto estis anstataŭita per la pelado fare de nombraj homboj en ties malantaŭa parto.

Bildaro redakti