Siegfried (opero)
Siegfried estas la titolo de la tria opero el la ciklo La Ringo de la Nibelungo ("Der Ring des Nibelungen") de Richard Wagner, kiun li nomis "sceneja festivalo por tri tagoj kaj unu antaŭa vespero" ("Bühnenfestspiel für drei Tage und einen Vorabend"). La "antaŭan vesperon" konsistigas la senpaŭza opero „Das Rheingold“ ("La Rejna Oro"), la aliaj du tagoj estas la operoj „Die Walküre“ ("La Valkirio") kaj „Götterdämmerung“ ("Dia Krepusko"). La premiero de la opero "Siegfried" okazis la 16-an de aŭgusto 1876 kadre de la Richard-Wagner-festivalo en la festivalejo de Bayreuth. Kiel ĉiuj kvar operoj el la ciklo, ankaŭ tiu-ĉi verko ligas la heroan legendon kaj pliajn mitojn el la ĝermana mitologio al "monda dramo" de giganta amplekso.
Siegfried | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 19-a jarcento | ||||
Ĝenro | muzikdramo • opero | ||||
| |||||
Siegfried | |
---|---|
stilo: | opero |
verkisto kaj komponisto: | Richard Wagner |
premiero: | la 16-an de aŭgusto 1876 |
premiera loko: | festivalejo de Bayreuth |
opera daŭro: | iom pli ol 4 horoj |
loko de la scenaro: | arbaraj kaj montaraj pejzaĝoj, mita prahistorio |
roloj: |
Ĉefa rolo de la opero estas la legenda figuro Sigfrido la drakmortiginto - heroo de la nord-ĝermana mitologio, konata pro sia kuraĝa mortigo de malica drako.