Siegfried Brachfeld

Siegfried Brachfeld [sigfrid braĥfeld], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brachfeld Siegfried estis hungara-germana aktoro, prezentisto, literaturhistoriisto, redaktoro. Lia parenco estis Olivér Brachfeld.

Siegfried Brachfeld
Siegfried Brachfeld
Siegfried Brachfeld
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1917 (1917-04-17)
en Berlino
Morto 22-an de junio 1978 (1978-06-22) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Siegfried Brachfeld[1][2] naskiĝis la 17-an de aprilo 1917 en Berlino, li mortis la 22-an de junio 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Siegfried Brachfeld devenis el varia juda familio. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li povis lerni ĝis 1934, poste li vivis el porokazaj laboroj. Gestapo arestis kaj deportis lin en 1939. Post 2 jaroj li estis trudsendita al Hungario, sed ankaŭ tie li estis trudlaboristo ekde 1942. En 1945 li falis en sovetan militkaptitecon (li ne estis soldato!) kaj liberiĝis nur en 1949. Hejmenveninta li estis redaktoro de germanlingva dissendo de Hungara Radio ĝis 1965. Intertempe li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1961–1964) kaj Libera Universitato Berlino en Okcidenta Berlino (1965–1968), fine li doktoriĝis en la hungara universitato en 1970. Pli frue ekde 1957 li estis prezentisto en Gaja Scenejo kaj ofte en Hungara Radio (jam en hungara dissendo). Inter 19711978 li estis redaktoro de germana gazeto en Budapeŝto, sed en 1977 li ricevis emeritan statuson. Li havis rolojn ankaŭ en filmoj. Li edziĝis en 1953. Li mortigis sin pro nekuracebla malsano.

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Az utolsó dal (1941)
  • Déryné (1951)
  • A harangok Rómába mentek (1958)
  • Kár a benzinért (1964)
  • Utazás a koponyám körül (1970)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Német irodalom a Pester Lloyd-ban. 1933–1944. (disertaĵo germane, 1968)
  • Also nein, diese Ungarn! – Na, ne. ezek a magyarok! (libro, kunaŭtoro, humuraĵoj, 1974)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti