Siegfried Lederer

germana esperantisto en Prago, gimnazia profesoro de la latina kaj greka lingvoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Siegfried LEDERER [zigfrid LEderer] (naskiĝis la 30-an de junio 1861 en Prago; mortis la 8-an de septembro 1911 pro korinfarkto en Prago) estis volapukisto kaj esperantisto, gimnazia profesoro de la latina kaj greka lingvoj. Li estis germano kaj loĝis en Prago, en la tiama Bohemio.

Siegfried Lederer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1861 (1861-06-30)
en Prago
Morto 8-an de septembro 1911 (1911-09-08) (50-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj EsperantoVolapukogermanalatinaantikva greka
Alma mater College of Philosophy of the Prague German University
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Lederer estis filo de instruisto. Li lernis en du gimnazioj en Prago: de 1871 ĝis 1873 en la Malgranda Kvartalo, poste en la Nova Urbo. De 1879 ĝis 1884 li studis klasikajn lingvojn kaj filozofion en la germanlingva Universitato de Karolo-Ferdinando en Prago, interalie ĉe profesoroj Petersen, Stumpf kaj Marty. En 1884 li finstudis kaj doktoriĝis. Poste li instruis unue en gimnazioj de la Nova Urbo kaj de la Malnova Urbo.[1] En 1889 li venis al Vieno kiel "provizora" profesoro de la akademia gimnazio. De 1893 ĝis 1897 li instruis en la gimnazio de Rădăuți en Bukovino, kiu tiam apartenis, same kiel Prago kaj Vieno, al Aŭstrio-Hungario. En 1897 li revenis al Prago. Tie li instruis en porknabina gimnazio germanlingva.[1]

Li tradukis italajn novelojn en la germanan. Li interesiĝis pri "arta fotografado" kaj estis unu el la unuaj, kiuj uzis lumprojekcion por vivigi la instruadon.
Kunlaboris ĉe "Thesaurus linguae latinae" kiel delegito de la aŭstra kultministro. Fine Lederer fariĝis gimnazia profesoro en sia gepatra urbo Prago. Tie li fondis klubon por arta fotografado kaj organizis latinan kaj grekan instruadon en liceo por junulinoj. Estis scienca direktoro de la "Urania" kaj redaktis la ĵurnalon Stereoskopisches Museum ("Stereoskopa Muzeo").

Volapuko kaj Esperanto redakti

Lederer estis la unua, kiu faris lumbildparoladojn en Vieno kaj poste ankaŭ en Prago. Aktiva volapukisto, li transiris al Esperanto post 1900 kaj estis kunfondinto de la Esperanto-Socio Verda Stelo de la germanlingvanoj en Prago en 1908. De 1908 li instruis Esperanton, ankaŭ en komerca lernejo en Prago, faris paroladojn pri Esperanto en Dresdeno, Berlino ktp.

Verkoj en Esperanto redakti

Siegfried Lederer estis eldoninto kaj redaktoro de Universo kaj de Rund um die Welt (Zi vol lölik / Ĉirkaŭ la mondo) kaj redaktis la "Esperantistan poŝkalendaron" de 1910 kaj 1911.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Brümmer, Franz: Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Bd. 4. 6. Aufl. Leipzig, 1913. Paĝo 208.

Bibliografio redakti

  • Haupenthal, Reinhard. Prof. Dr. Siegfried Lederer (1861-1911) und die Volapük-Zeitschrift "Rund um die Welt" (1888/89-1891/92). Schliengen: Ed. Iltis 2001, 15 p.
  • Simon, Otto. Siegfried Lederer [nekrologo]. En: La Revuo 6a vol. 1911-1912, p. 187-188.
  • Prof. Dr. Siegfried Lederer mortis (Bohema revuo esperantista, 1911, p. 109)

Eksteraj ligiloj redakti