Siegfried Ziegler

germana geografo, esperantisto kaj politikisto

Siegfried ZIEGLER (naskiĝis la 2-an de februaro 1902 en Essen, mortis la 19-an de januaro 1984 en SeefeldHerrsching[1], du najbaraj komunumoj en la distrikto Starnberg de Supra Bavario) estis germana esperantisto kaj geografo.

Siegfried Ziegler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1902 (1902-02-02)
en Essen
Morto 19-an de januaro 1984 (1984-01-19) (81-jaraĝa)
en Seefeld
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
esperantisto
geografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Siegfried Ziegler studis geografion kaj botanikon kaj doktoriĝis pri la geografio de Essen. Dum la studado li laboris kiel ministo, poste kiel instruisto. En 1933 li fariĝis estro de la geografia organizo Länderkundliche Arbeitsgemeinschaft kaj ekde tiam eldonis ties organon Länderkundliche Nachrichten. De 1945 ĝis 1965 li estis bavara ŝtatoficisto. Li estis membro de Socialdemokratia Partio de Germanio, interalie de 1951 kaj 1954 estis partia prezidanto en la distrikto Starnberg[2] kaj de julio ĝis novembro 1955 membris en la bavara parlamento. De 1965 ĝis 1969 li laboris en Meksiko por la socialdemokrata fondaĵo Friedrich-Ebert-Stiftung kaj tie instruis ekonomian geografion.[3]

La Ponto, marto 1950

Siegfried Ziegler lernis Esperanton en 1924 kaj fariĝis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda.[1] Post la dua mondmilito li en 1947 refondis Germanan Esperanto-Asocion (GEA) kaj estis de 1947 ĝis 1953 ties prezidanto. Samtempe li estis direktoro de Germana Esperanto-Instituto (GEI). Krome li eldonis la Esperantan revuon La ponto kaj en 1949 Esperanto-lernolibron germanlingvan kun la titolo "Kleines Lehrbuch der Weltsprache Esperanto", sub la pseŭdonimo "Brikisto", kiu estas traduko de lia germana familia nomo. Krome li publikigis multajn aliajn verkaĵojn favore al Esperanto en sia tiucele fondita eldonejo en Munkeno. Grandparte pro lia engaĝiĝo, la Universala Kongreso de Esperanto en 1951 povis okazi en Munkeno.

Pro kvereloj ene de GEA li malmembriĝis en 1953. Sian Esperanto-bibliotekon li donacis al Germana Esperanto-Instituto. Liaj manuskriptoj, artikoloj, leteroj ktp. el la jaroj 1946–1965 troveblas en la arkivo de Fritz-Hüser-instituto.[1]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 Literatur und Kultur der Arbeitswelt. Inventar zu Archiv und Bibliothek des Fritz-Hüser-Instituts. München: Saur, 2004, paĝoj 138–139.
  2. socialdemokratiaj partiaj prezidantoj de la distrikto Starnberg en la retejo spd-kreis-starnberg.de (germane)
  3. Proskovec, Jiří (2008-11). “Das Fritz-Hüser-Institut und seine Esperantosammlung”, Interlinguistische Informationen (PDF) Beiheft 15, p. 57–78. 

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Fritz Thieme, kiu oficis nur mallonge, ĝis la definitiva malpermeso de GEA en 19361947 - 1953Wilhelm Herrmann