Sieno
Sieno (Itale Siena) estas ĉefurbo de la samnoma provinco situanta en la regiono Toskanio, Italio. En la jaro 2003 ĝi havis pli ol 52.000 loĝantojn.
Siena | |||||
universitata urbo komunumo de Italio urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Toskanio | ||||
Provinco | SI Sieno | ||||
Geografia situo | 43° 19′ N, 11° 20′ O (mapo)43.31833333333311.331388888889Koordinatoj: 43° 19′ N, 11° 20′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 322 m | ||||
Areo | 118 km² | ||||
Loĝantaro | 52 812 (2023) | ||||
Loĝdenso | 446 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Costalpino, Isola d'Arbia, Taverne d'Arbia, San Miniato | ||||
Najbaraj komunumoj | Asciano, Castelnuovo Berardenga, Monteriggioni, Monteroni d'Arbia, Sovicille | ||||
Patrono | Ansanus | ||||
Festa tago | 1-a de decembro | ||||
Poŝtkodo | 53100 | ||||
Imposta kodo | I726 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 052032 | ||||
Telefona prefikso | 0577 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Pro sia grava monumentaro kaj la kongruo de siaj konstruaĵoj, ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Situanta en la valo inter riveroj Arbia, Merse kaj Elsa ĝi unue kreiĝis kiel etruska vilaĝo ĝis la konstruado de la urbo fare de la romia imperiestro Aŭgusto. La urbo fariĝis grava en la 12-a jarcento, kiam sendependiĝis kaj formiĝis la Respubliko de Siena, kiu daŭris ĝis 1557. Ekde tiam venas konkurenco kun la najbara urbo Florenco, fama dum la 13-a jarcento.
Inter ĝia monumentaro ĉefe gravas la katedralo de Sieno, kiu prezentas per si bonan ekzemplon de itala gotiko); la Universitato, kiu estas unu el la plej elstaraj en la lando); kaj la Palazzo Comunale, la Urbodomo situanta en Piazza del Campo, kie okazas la fama Palio).