Suda Patrinmontaro

Montaro en suda Meksiko
(Alidirektita el Sierra Madre del Sur)

Suda PatrinmontaroSuda Sierra Madre (aŭ tute en hispana : Sierra Madre del Sur) estas montoĉeno en suda Meksiko kaj sude de Okcidenta Patrinmontaro, kiu etendiĝas tra 1 000 km el suda Miĉoakano orienten tra Gerero, al Terkolo de Tehuantepeko en orienta Oaĥako. Ĝi kuniĝas kun la Transvulkana akso de centra Meksiko en norda Oaĥako, sed ĝi estas disigita de tiu teritorio per la valo de Balsaso kaj ties alfluanto Tepalkatepeko-Rivero.

Suda Patrinmontaro
montara sistemo
La plej alta punkto ()
Kontinento Ameriko
Situo  Meksiko
vdr
Suda Patrinmontaro kaj Okcidenta Patrinmontaro.
Vidaĵo de Suda Patrinmontaro okcidente de Playa Azul, Miĉoakano.

La plej alta punkto estas je 3 703 m, situa je 17° 33′ N 100° 18′ U / 17.550 °N, 100.300 °U / 17.550; -100.300 (mapo) en centra Gerero.

Kvankam disigitaj de la ĉefa parto de Suda Patrinmontaro per la profunda kanjono de la malsupra Balsaso, la montaroj de suda Miĉoakano ĉirkaŭ Coalcomán ĝenerale estas konsiderataj partoj de Suda Patrinmontaro.

Ekologio redakti

La montaro estas konata por sia alta biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj.

La sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj okupas la plej altajn altaĵojn de la regiono. Tiuj arbaroj estas parto de la ĉeno de centramerikaj pinaroj-kverkaroj kiu etendiĝas ekde Sudokcidenta Usono ĝis Kostariko laŭlonge de Amerika kordilero.

Pli malaltaj altaĵoj de la montaro estas kovrataj de tropikaj sekaj arbaroj, ekoregionoj de la biomo tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj. La ĥaliskaj sekaj arbaroj okupas la okcidentan finon de la pacifika montara deklivo. La Sud-pacifikaj sekaj arbaroj kovras plimulton de la pacifika deklivo, ekde Miĉoakano okcidente tra Gerero kaj Oaĥako. La baseno de Balsaso, norde de la Sierra, hejmigas la balsasajn sekajn arbarojn.

Vidu ankaŭ redakti