Sierra Nevada de Lagunas Bravas

Sierra Nevada, konata ankaŭ kiel Sierra Nevada de Lagunas Bravas (Neĝokovrita Montaro de Turbulaj Lagetoj), estas grava vulkanaro el ignimbrito kaj lafkupoloj[1] kiu kuŝas en la landlimo inter Ĉilio kaj Argentino en unu el plej malproksimaj partoj de Centraj Andoj. Aktiveco en la komplekso startis en Argentino kaj formis du stratovulkanojn. Poste, 12 aŭ pliaj elirejoj formiĝis, kelkaj kun krateroj ĝis 400 m larĝaj. Troviĝis ankaŭ lafofluaĵoj ĝis 7 km longaj kun flukrestoj. Ĝi kovras totalan areon de 225 km².[2] Kune kun Cerro el Condor kaj Peinado ĝi formas la linion Culampaja, nome linio de vulkanoj kiu atingas ĝis Cerro Blanco.[3] Forta tertrema malpliiĝo estis observita sub Sierra Nevada.[1] Hidrotermaj ŝanĝoj de rokoj en Sierra Nevada povus esti la fonto de sulfato kaj arseno en la riveroj Juncalito kaj Negro.[4]

Sierra Nevada estas tre aparta montopinto ĉe la limo Ĉilio-Argentino. Tiele ĝi estas probable la dua lasta 6000m+ pinto de Andoj kiu estis grimpit,[5] kies unua registrita ascendo okazis en Decembro 2000.[6] La neĝolinio en la areo kuŝas je 5800 m altitude ĉe Cumbre del Laudo.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (7a de Aŭgusto 2013) “Magma sources and tectonic setting of Central Andean andesites (25.5-28 S) related to crustal thickening, forearc subduction erosion and delamination”, Geological Society, London, Special Publications 385 (1), p. 325. doi:10.1144/SP385.11. 
  2. "Sierra Nevada". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution [1] Alirita la 18an de Januaro 2017.
  3. (Aŭgusto 2014) “Central Andean mantle and crustal seismicity beneath the Southern Puna plateau and the northern margin of the Chilean-Pampean flat slab”, Tectonics 33 (8), p. 1638. doi:10.1002/2013TC003393. 
  4. Antecedentes fisicoquimicos preliminares de cuerpos de agua superficial del Altiplano de la III region de Atacama, Chile (hispane). 9th Chilean Geological Congress (2000). Alirita 5 November 2016.
  5. Biggar, John. (2005) The Andes: A Guide for Climbers (3rd ed.). Andes Publishing (Scotland), p. 304 . ISBN 0-9536087-2-7.
  6. (2002) American Alpine Club Journal, p. 328.
  7. (March 2002) “Average Pleistocene Climatic Patterns in the Southern Central Andes: Controls on Mountain Glaciation and Paleoclimate Implications”, The Journal of Geology 110 (2), p. 215. doi:10.1086/338414. Alirita 24a de Februaro 2016.. 

Literaturo redakti