Sierra de Montánchez

La Tierra de Montánchez (Teroj de Montánchez) estas historia kaj administra komarko de Ekstremaduro situa sude de la norda provinco de Cáceres. La nomon ricevas de geografia koncepto nome Sierra de Montánchez kio pli malpli koincidas kun la komarko, sed kompreneble pli centre en la montaraj partoj kaj ne nepre baze sur la municipaj teritorioj. La plej parto de ties municipoj konstituas la Integrigan Komunumaron Sierra de Montánchez.

Mapo de la distrikto Tierra de Montánchez kun ties municipaj teritorioj.

Kiel videblas en la mapo tiu komarko kaj montareto elstaras inter kvar pli ebenaj aŭ ondecaj komarkoj rilataj al la kvar historiaj urboj de la centro de la regiono, nome Mérida, Cáceres, Trujillo kaj Medellín; krome la montareto ligiĝas orografie la Sierra de San Pedro, inter tiu ĉi kaj Portugalio kun Villuercas kaj sekvoj de la montaro Montoj de Toledo.

Ekonomie la plej fama produkto estas la Ŝinko de Montánchez, kio estas protektita nomo.

Vilaĝoj redakti

Oficiala nomo Pop. (2007) Surfaco km² Dialekta aŭ neoficiala nomo
Albalá 830 21,74 -
Aldea del Cano 742 28,69 -
Alcuéscar 2.976 108,93 -
Almoharín 2.036 97,3 -
Arroyomolinos 977 115 -
Benquerencia 101 13,31 -
Botija 197 18,82 -
Casas de Don Antonio 209 31 Las Casas
MONTÁNCHEZ 2.063 112,66 -
Salvatierra de Santiago 335 10,61 -
Torre de Santa María 668 19,07 La Torre
Torremocha 1.050 63,83 -
Valdefuentes 1.457 27,14 -
Valdemorales 242 9,89 -
Zarza de Montánchez 632 36,82 La Zarza
TOTALO 13.773 686,12