Sifiliso

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 20 okt. 2024.

Sifiliso estas malsano disvastiĝanta per seksa kontakto. La patogena mikrobo estas la Treponoma pallidum (Treponemataceae). Laŭ ties simptomoj oni dividas la malsanon en tri fazojn.

  • unua fazo: ulcero ĉe la infekta loko kaj lokaj bubonoj (bubono=inflamo de limfonodoj) (2-4 semajnoj post la infekto)
  • dua fazo: haŭtaj malsanoj (4-6 semajnoj post la unua fazo)
  • tria fazo: organaj malsanoj, perturboj en la sangocirkula sistemo, (post 2-20-jara sensimptoma tempo)
Sifiliso
infekta malsano • malsano • venera malsano
vdr
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1B1 - 1B3 sifiliso
vdr
Sifiliso
infekta malsano • malsano • venera malsano

Treponema pallidum

Treponema pallidum
Incidenco 4,9 /100 000
Maksimumo de apero 30-34
Klinika bildo
Paso kronika
Kaŭzoj
riskaj faktoroj
infekto de Treponema pallidum
vdr

Sen kuraco, sifiliso povas efiki la korpon grave, ekzemple per difektoj al la nerva sistemo, korocerbo, kaj eble ankaŭ morto. La malsano estas kuracebla per penicilino. Nuntempe ĝi sufiĉe efike flegeblas, sed ĝis ĉirkaŭ 1900 ĝi estis tiom terura malsano kiom nuntempe Aidoso.

Laŭ fruaj teorioj ĝi disvastiĝis en Eŭropo post malkovro de Ameriko sed lastatempaj esploroj kontraŭdiras tiun supozatan originon.

Famuloj

redakti

Kelkaj famuloj mortis pro tiu malsano, interalie:

Aliaj famuloj baraktis por la kuracado de la sifiliso, interalie:

Bildaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti