Malfermi la ĉefan menuon
Sigelo

Sigelo estas speciala printita bildo, farita per speciala printilo. La scienco pria nomighas sfragistiko.

PriskriboRedakti

 
Urba sigelo (matrico) de Náchod el 1570.

Sigelon oni printas sur dokumento sur teksto de la dokumento kaj sur subskribo, por fari ilin aspektantajn pli kredinde.

Sigeloj estadas kutime cirklaj kaj kvarangulaj.

Laŭ Francisko Azorín sigelo estas Signo stampita sur moligita substanco por certe konfirmi k. aŭtentikigi dokumenton aŭ por sankcii k. definitivigi kontrakton, aŭ por certigi la fermitecon de koverto aŭ por distingige indiki la aŭtoron.[1] Li indikas etimologion el la greka siglaj (cifero), kaj de tie la latina sigillum (marko). Kaj li aldonas la terminojn sigelografio, por traktato pri la sigeloj de oficilaj dokumentoj; sigelilo, por trokelo por stampi sigelon; kontraŭsigelo, por malgranda sigelo stampita sur la dorso de iaj sigeloj.[2]

Koloro de sigelo dependas de tradicioj kaj reguloj de la lando. Ekzemple, sigeloj estadas:

TipojRedakti

 
Babilona cilindrosigelo, ĉ. 1800 a.K., hematito. La reĝo faras animalan oferon al Ŝamaŝ. Tiu sigelo estis probable farita en ateliero ĉe Sippar.[3]

ProverboRedakti

Ekzistas plura proverbo pri sigelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

  •  
      La sigelo ankoraŭ ne estas metita.  

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 184.
  2. Azorín, samloke.
  3. Al-Gailani Werr, L., 1988. Studies in the chronology and regional style of Old Babylonian Cylinder Seals. Bibliotheca Mesopotamica, Volume 23.
  4. Lernu

Eksteraj ligilojRedakti