Sighetu Marmației

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Sighetu Marmaţiei)

Sighetu Marmației [sigetu marmaciej] (hungare: Máramarossziget [maramaroŝsiget], germane: Sighet siget) estas urbo en distrikto Maramureș en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Maramureș-montaro en la Maramureș-baseno, ĉe la enfluejo de Iza en Tison. Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo. Administre apartenas al ĝi Iapa, Lazu Baciulu, Șugău, Valea Cufundoasă, Valea Hotarului.

Sighetu Marmației
Urbo
municipo de Rumanio • limurbo
Lando  Rumanio
Distrikto Maramureș
Alinome Máramarossziget (hungare), Sighet (germane)
Iama hungara departemento Máramaros
Situo 47° 55′ N, 23° 53′ O (mapo)47.91666666666723.883333333333Koordinatoj: 47° 55′ N, 23° 53′ O (mapo)
Sighetu Marmației (Rumanio)
Sighetu Marmației (Rumanio)
DMS
Alto super maro 274 m
Poŝtkodo 435500
Loĝantaro 37,640 (en 2011; 41.220 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 196559
vdr

Sighetu Marmației situas sur la maldekstra bordo de Tiso; aliflanke situas Solotvino en Ukrainio. La urbo havas fervojan stacion kun ligoj al Vișeu de Jos kaj Kluĵo; en la urbo kuniĝas la naciaj vojoj DN18 kaj DN19.

Loĝantaro redakti

En 1910 oni nombris 21 370 loĝantojn (hungarojn, rumanojn); en 1992 42 585 (rumanojn, 19 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba datiĝas de 1308 inter la saltransportaj urboj. Fine de 1914 la rusoj okupis la urbon, sed la hungaroj iom poste reokupis ĝin. En 1919 laŭ la novaj limoj la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ĉar spite tion, ke la urbo situas en la maldekstra flanko de Tiso, ankaŭ la fervojo tie konstruiĝis (tamen la plejparto en la dekstra flanko), tial la tutan fervojon kaj la urbon ricevis la ĉeĥoj. Tio estis absurda, pro tio Ĉeĥoslovakio rezignis la urbon kaj la maldekstran flankon, kie estis ankaŭ iom da fervoja trako. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la urbo apartenis al Hungario (Máramaros vármegye). En 1922 koncertis en la urbo Béla Bartók. En majo 1944 estis forportitaj de tie 38 mil judoj en ekstermajn tendarojn. De 1949 funkciis tie politika prizono, en kiu estis malliberuloj inter aliaj Iuliu Maniu, eksĉefministro, kaj Áron Márton, katolika episkopo. La iama malliberejo estas ekde 1994 muzeo pri la memoro de la viktimoj de komunismo kaj kontraŭkomunisma rezistado.

Fonto redakti

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando redakti

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti