Sighișoara
Sighișoara [sigiŝŭara] (germane Schäßburg [ŝesburk], hungare Segesvár [ŝegeŝvar]) estas urbo en la distrikto Mureș en Rumanio situanta sur 46° 12′ N 24° 48′ O / 46.200 °N, 24.800 °O (mapo), nordoriente de Mediaș kaj apartenanta al la plej gravaj urboj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Târnava Mare en la Kokel-valo. En Sighișoara naskiĝis Vlad Țepeș.
Sighișoara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo (municipego) | |||||
municipo de Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Mureș | ||||
Alinome | Schäßburg (germane), Segesvár (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő | ||||
Situo | 46° 13′ N, 24° 47′ O (mapo)46.21694444444424.791111111111Koordinatoj: 46° 13′ N, 24° 47′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 380 m | ||||
Poŝtkodo | 545400 | ||||
Loĝantaro | 28,102 (en 2011; 32.304 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 114514 | ||||
Al la urbo administre apartenas la vilaĝoj Angofa, Aurel Vlaicu, Hetiur, Rora, Șoromiclea, Venchi kaj Viilor.
Historio
redaktiSighișoara fondiĝis kiel Schäßburg en la dua duono de la 12-a jarcento fare de germanaj koloniantoj. La 31-an de julio en 1849 tie okazis la batalo de Segesvár, en kiu mortis Sándor Petőfi. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő). Troviĝas tie la fama Monta lernejo.
Loĝantaro
redaktiLa urbo havis en 1910 11 587 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj) kaj 35 305 (rumanoj, 20 % hungaroj, 4 % germanoj) en 1992.
Krom rumanoj, en la urbo vivas hungaroj, ciganoj kaj germanoj.
Gefiloj
redakti- Albert Klein, episkopo luteranisma
- Dieter Schlesak, verkisto
- Edith Konradt, verkistino kaj tradukistino
- Friedrich Teutsch, episkopo
- Georg Daniel Teutsch, episkopo
- Hannelore Baier, ĵurnalistino kaj historiistino
- Hans Otto Roth, politikisto
- Hermann Pitters, eklezihistoriisto
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
- Sighișoara Durabila, organizo por daŭripova politiko rumane
-
Situo en la distrikto
-
Mezepoka mallarĝa strato
-
Strato en la malnova urbo