Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)
Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando, Sigismondo la 3-a Aŭgusto de Litovio (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1520 kaj mortis la 7-an de julio 1572) estis reganto de Pollando kaj Litovio. Li estis de 1548 ĝis sia morto reĝo de Pollando, kaj jam ekde 1529 grandduko de Litovio. Dum lia regado la du apartaj landoj Pollando kaj Litovio, kiuj ĝis tiam estis ligitaj en persona unio, unuiĝis al unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezulto de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569).
Sigismondo la 2-a / 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reganto de Pollando kaj Litovio | |||||
Reĝo Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando (antaŭ 1572)
| |||||
Antaŭulo | Sigismondo la 1-a / 2-a | ||||
Sekvanto | Henriko | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Žygimantas Augustas | |||||
Naskonomo | pole Zygmunt II August litove Žygimantas III Augustas rutene Žyhimont III Aŭhust | ||||
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1520 en Krakovo | ||||
Morto | 7-an de julio 1572 (51-jaraĝa) en Knyszyn | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Pollando (1385–1569) • Grandprinclando Litovio vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Jogajlidoj vd | ||||
Patro | Sigismondo la Maljuna vd | ||||
Patrino | Bona Sforza vd | ||||
Gefratoj | Anna Jagiellon • Regina Szafraniec • Katarina Jogajlido • Anna Jogajlido • Izabela Jogajlido • Sofia Jogajlido, dukino de Brunsvigo-Luneburgo • Katharina of Poland, Countess of Montfort • Hedvig Jogajlido, brandenburga princelektisto-edzino • Wojciech Olbracht • John Jagiellon vd | ||||
Edz(in)o | Elizabeto de Aŭstrio, Reĝino de Pollando • Barbara Radziwiłł • Katerino de Aŭstrio vd | ||||
Amkunulo | Barbara Gizanka • Diana di Cordona vd | ||||
Infanoj | Barbara Woroniecka vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto vd | ||||
| |||||
Grandduko de Litovio ![]() | |||||
Sigismondo la 3-a Aŭgusto | |||||
Dum | 1529 – 1569 | ||||
Antaŭulo | Sigismondo la 2-a | ||||
Sekvanto | li mem kiel reganto de Pollando-Litovio | ||||
Reĝo de Pollando ![]() | |||||
Sigismondo la 2-a Aŭgusto | |||||
Dum | 1530/48 – 1569 | ||||
Antaŭulo | Sigismondo la 1-a | ||||
Sekvanto | li mem kiel reganto de Pollando-Litovio | ||||
Reĝo/grandduko de Pollando-Litovio ![]() | |||||
Dum | 1569 – 1572 | ||||
Antaŭulo | li mem kiel reganto de Pollando kaj Litovio | ||||
Sekvanto | Henriko | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis la sola filo de Sigismondo la Maljuna, la antaŭa reĝo, sed havis plurajn fratinojn, inter ili Katarina Jogajlido, patrino de estonta reĝo Sigismondo la 3-a, kaj Anna Jogajlido, reĝo kune kun sia edzo Stefano Báthory.

Sigismondo estis la sesa kaj lasta reganto el la dinastio de la Jagelonoj. La tempo de reĝado de lia patro kaj li estas nomata la ora epoko en Pollando.
Li direktis la militon inter Litovio kaj Rusio en 1558-1570 kiu pro la homaĝo de ĉefo de kruckavaliroj Gotthard Kettler (posta duko de Duklando Kuronio kaj Zemgalio) al Pollando fariĝis la 1-a norda milito. En rezulto Pollando gajnis Livonion. Pro la problemoj kun szlachta- pola nobelaro, Sigismondo reformis multe la landon enkondukante la oran liberecon kaj toleremon, kiu post lia morto estos afirmota en Konfederacio de Varsovio. Unue li apogis ankaŭ la projekton krei la sendependan de la papo- polnacian eklezion kun la ĉefa reĝo simile al Anglio. Finante sian vivon li tamen ŝanĝis siajn opiniojn.
Sigismondo la 2-a restis seninfana en siaj tri geedziĝoj, kun Elizabeto de Aŭstrio (1526–1545), Barbara Radziwiłł (1520–1551) kaj Katarina de Aŭstrio (1533–1572).
Legendo redakti
Tre fama estas ankaŭ la historio de amo inter Sigismondo kaj Barbara Radziwiłł. Post morto de sia edzino Elizabeto (filino de imperiestro Ferdinando la 1-a), Sigismondo sekrete edziĝis kun Barbara. Laŭ la legendo Sigismondo enamiĝis en ŝi ankaŭ dum la vivo de sia patrino Bona Sforza kaj konis Barbaron en Vilno. Kiam la edziĝo estis malkovrita szlachta opinis ĝin kiel mezalianso tamen Barbara estis kronigita al la reĝino de Pollando. Neatendite ŝi mortis laŭlegende venenigita de Bona Sforza. Sigismondo entombiĝis en depresio kaj Bona foriris al Italujo kie ŝi ankaŭ estis poste venenigita. Laŭlegende Sigismondo venigis al sia palaco sorĉiston Sinjoron Twardowski kiu montris al la reĝo la spiriton de Barbara en magia spegulo. La spirito detruiĝis kiam Sigismondo strebis paroli al ĝi kaj tuŝi ĝin.