Sigmund Romberg
Sigmund Romberg, laŭ hungarlingve kutima nomordo Romberg Zsigmond [1] (naskiĝis la 29-an de julio 1887 en Nagykanizsa (Hungario); mortis la 9-an de novembro 1951 en Novjorko) estis estis usona komponisto hungardevena. Lia origina familia nomo estis Rosenberg.
Sigmund Romberg | |
---|---|
Sigmund Romberg en 1949 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rosenberg Zsigmond |
Aliaj nomoj | Sigmund Romberg |
Naskiĝo | 29-an de julio 1887 en Nagykanizsa |
Morto | 9-an de novembro 1951 (64-jara) en Novjorko |
Tombo | Ferncliff Cemetery |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Usono |
Okupo | |
Okupo | pianisto • komponisto • scenaristo • filmkomponisto |
Verkoj | The Desert Song |
BiografioRedakti
Zsigmond Rosenberg devenis el juda familio. Li montris muzikan talenton kiel tre juna infano kaj liaj gepatroj aranĝis, ke li lernu violonon kaj pianon ekde la aĝo de ses jaroj. Post la gimnazia maturiĝo li studis en Universitato de Vieno por esti inĝeniero, tamen li ricevis ankaŭ muzikajn lecionojn kaj li iĝis sperta violonisto. En 1909 li elmigris al Novjorko, kie komence li pianludis en kafejoj. Ĉirkaŭ 1912 li fondis muzikan orkestron, kiu prezentis iujn el liaj komponaĵoj. Tio portis lin al la atento de Broadway-produktistoj, li ricevis komponistajn taskojn en Broadway. Ekde 1929 Romberg komponis ankaŭ melodiojn por filmoj. Li edziĝis dufoje, la unua edzino estis Dorothy Donnelly.
Elektitaj teatraj komponaĵojRedakti
- The Whirl of the World (1914, revuo, debuto en Broadway)
- Hands Up (1915, muzikalo)
- Maytime (1917, opereto)
- Blossom Time (1921, pri vivo de Franz Schubert)
- The Blushing Bride (1922, muzikalo)
- The Rose of Stamboul (1922, opereto)
- Melody (1933, muzikalo)
- Sunny River (1941, muzikalo)
- The Girl in Pink Tights (1954)
Elektitaj filmaj komponaĵojRedakti
- The Desert Song (1929, 1943, 1955)
- Maytime (1937)
- Up in Central Park (1948)
- Deep in My Heart (1954)
FontojRedakti
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]