Signo de Batalanta Pollando

PW, Signo de Batalanta Pollando (pole: Znak Polski Walczącej) – simbolo en la formo de ankro, kies unu parto, litero P, simbolas Pollandon, kaj la dua, litero W – batalon (pollingve walka) aŭ "ankron" – la simbolo de espero por akiro de sendependeco. Ofte aperanta kun la nomo "Ankro Batalanta". Ĝenerale uzata dum la dua mondmilito. Ĝi aperas surfone de aglo en la emblemo de Konfederacio de Sendependa Pollando. Signo de "ankro", kiel unu jaron pli aĝa "testudo" (simbolanta devizon: por germanoj laboru malrapide), estis desegnata sur muroj kaj trotuaroj de okupata Pollando kiel grafitio.

Komencoj de la signo redakti

Komencojn de la signo oni devas serĉi en senĉesa propaganda batalo inter batalantaj flankoj en la dua mondmilito. En 1940 kadre de konstruo de patriota spirito kaj rezisto kontraŭ germanoj, en Anglio aperis slogano „Victory” (angle: venko). Ĝi estis fortiga por alianca socioj, rigardantaj kun timo serion de tiutempaj venkoj de Nazia Germanio. Tamen la aliancana signo „V” estis de la germana propagando utiligita por bezonoj de la Nazia Germanio, kiu ĝin profitis por promocio de la germana simbolo „Sieg” (germane: venko).

„V” kiel Verloren

Rezulte de la germana propagando la slogano „V” komencis aperi en landoj de konkerata Eŭropo. Pola konspiro provis malorganizi tiun ĉi agadon pere de alskribo al „V” literojn „erloren”, kio kune signifis germanan vorton Verloren (venkita, perdita).

En Varsovio sur Adolf-Hitler-Platz, germanoj kadre de rompo de la patriota spirito de poloj, starigis konstruaĵon simbolantan grandan signon „V”. Tamen ne protektis ĝin kontraŭ detruo. Ĝi estis bruligita de skolto de la pola konspiro. Prezentaĵoj kun la signo „V” komencis malaperi ĉ. 1943. Tio ligiĝas kun malvenko de prokrastiĝanta germana fulmomilito (Blitzkrieg).

Konspira konkurso redakti

„Ankro”, kiel signo de batalanta Pollando aperis en Varsovio la 20-an de marto 1942. Ĝi estis elektita el inter 27 proponoj anoncitaj por konspira konkurso, anoncita de Buroo de Informo kaj Propagando de Ĝefkomando de Pola Enlanda Armeo. Unu el iniciatintoj de la konkurso estis Czesław Michalski.

Inter signoj proponitaj por la konkurso, dum ĉ. 2 monatoj, kiel la plej bonaj estis elektitaj du aranĝaĵoj: „Ankro” kaj „Krucigitaj glavoj de Grunwald”. Pri fina elekto decidis interalie facileco de elfaro kaj patriota esprimo.

Venkis la projekto de „Ankro”, kies aŭtorino (kunkreintino) estis plej verŝajne skolta instruistino Anna Smoleńska pseŭdonomo „Hania”, studentino de arthistorio en sekreta Varsovia Universitato.

Ekesto de la signo redakti

Grava propagandanto de la signo de ankro estis Jan Bytnar, kreinto de la ŝablono kaj stampiloj kun signo de la ankro. Li ankaŭ prilaboris aparaton por produkti la signon, nomata „eterna plumo”. Li famiĝis per farbigo de la signo de „ankro” sur soklo de la monumento al Aviadilisto, troviĝanta ĝis 1944 sur la placo Unia Lubelska. Lia faro postulis grandan kuraĝon, ĉar la placo troviĝis lime de polica kvartalo, interalie en aleo Szucha 25 dum la okupado estis ĉefsidejo de SS kaj Gestapo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti