Sigrid UNDSET (naskiĝis la 20-an de majo 1882, mortis la 10-an de junio 1949) estis norvega verkistino.

Sigrid Undset
Nobel-premiito
Persona informo
Sigrid Undset
Naskiĝo 20-an de majo 1882 (1882-05-20)
en Kalundborg,  Danio
Morto 10-an de junio 1949 (1949-06-10) (67-jaraĝa)
en Lillehammer,  Norvegio
Religio katolikismo vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Fru Ragna Nielsens skole vd
Familio
Patro Ingvald Undset vd
Patrino Charlotte Undset vd
Edz(in)o Anders Castus Svarstad vd
Profesio
Okupo romanisto • tradukistoverkistoscenaristo • prozisto • poeto vd
Laborkampo hagiografio vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Aktiva dum 1907–1949 vd
Verkado
Verkoj Kristin Lavransdatter ❦
Jenny ❦
The Master of Hestviken vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filino de danino kaj norvega arkeologo, Sigrid naskiĝis en Kalundborg, Danio kaj pasigis sian junaĝon ĉefe en Kristiania (nuntempe: Oslo). Post la frua morto de la patro, la familio ekhavis gravajn financajn problemojn, kaj Sigrid Undset anstataŭ studi en universitato devis gajni monon en oficejo. Jam frue ŝi komencis verki ĉefe pri la problemoj de la virinaro siatempa, tamen kun distanco al la vekiĝanta feminismo. Poste, la verkistino dediĉis sin ankaŭ al historiaj temoj. Ŝia romantrilogio Kristin Lavransdatter, kiu internacinivele estas rigardata ŝia plej fama verko, temas pri la vivo en la mezepoko, sed pritraktas universalajn homajn temojn.

En la jaro 1924 Sigrid Undset, kiu tiutempe jam estis patrino de tri gefiloj, fariĝis katolikino - ne tre populara decido en la protestantisma Norvegio. Kulmino de ŝia kariero estis la gajno de la Nobel-premio pri literaturo en la jaro 1928 "ĉefe pro sia brila priskribo pri skandinava vivo en la mezepoko".

Pro sia kontraŭfaŝisma sinteno Sigrid Undset en la jaro 1940, kiam la nazioj okupis Norvegion, devis forlasi sian patrujon. Kune kun sia plej juna filo ŝi elmigris unue al Svedio kaj poste al Usono - du el ŝiaj gefiloj tiutempe jam estis mortintaj. Post la milito (1945) ŝi revenis al Norvegio, por pasigi la reston de sia vivo retirite. Ŝi mortis en Lillehammer.

Listo de verkoj redakti

  • Jenny (romano, 1911)
  • Et kvindesynspunkt (eseoj, 1919)
  • Kristin Lavransdatter (romantrilogio, 1920-22)
  • Olav Audunssøn (romano, 2 partoj, 1925, 1927)
  • Gymnadenia (romano, 1929)
  • Den brændende busk (romano, 1930)
  • Madame Dorthea (romano, 1939)

Vidu ankaŭ redakti

Renouveau catholique


Eksteraj ligiloj redakti