La sikanoj laŭ la helena antikva historiisto Tucidido (VI, 2) estis la praloĝantoj de la insulo Sicilio en la Mediteranea Maro - se ne konsideri la mitajn ciklopojn, legendaj gigantoj kies vera ekzisto neniel certas. Laŭ la historiisto la insulo origine nomiĝis Sikanio. Kiam la origine tre marĝena tribo de sikeloj en la pleja oriento de la insulo plimultiĝis kaj postulis pli da spaco, la sikanoj laŭ Tucidido devis cedi al ili pli kaj pli da spaco en la insula oriento, kaj migri okcidenten. La helena antikva historiisto Diodoro Sicilia tamen skribas, ke la sikanoj pro enorma erupcio de la vulkano Etna migris al la insula okcidento. Tucidido krome mencias, ke laŭdire la sikanoj plejkomence venis el Iberio.

Sikanoj
historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
la praaj triboj de Sicilio, antaŭ la tempo de la fenicia kaj greka koloniigo de la insulo

La sikanoj laŭ multaj nuntempaj lingvistoj kalkuleblas inter la popoloj de la antaŭ-hindeŭropa Malnoveŭropo.