Sikario

persono dungita por murdi alian personon

Sikario estas persono kiu murdas iun pro dungo aŭ mendo fare de aliulo, kaj pro tio tiu ricevas pagon, ĝenerale mono aŭ aliaj havaĵoj. Dungita murdisto aŭ salajrmurdisto estas sinonimoj. Estas figuro konata jam ekde la romia juro kiu regulis speciale ties punan kondamnon, pro la partikulara kruelo uzata de tiuj murdistoj, pere de la leĝo lex Cornelia de sicariis et veneficis (leĝo Kornelia pri ponardistoj kaj venenigistoj) de la jaro 81 a.K. Famiĝis la sikarioj, kiuj mortigis per ponardoj (latine sicarius, "ponardulo") la judojn, kiuj kunlaboris kun la romiaj okupaciantoj de Palestino, cele devigi la ceterajn al rezistado kaj netrapasable distancigi la judan loĝantaron disde la romianoj.

Ties nomo devenas el sika, nome malgranda ponardo, facile kaŝebla inter la faldoj de la togo aŭ sub la mantelo. Laŭvorte sicarius signifas “ponardo-homo”.