Siklósnagyfalu [ŝiklOŝnadjfalu] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós. Signifo de la loknomo estas: Siklós-granda-vilaĝo. Pro peto de poŝto Siklós aldoniĝis al la loknomo por fari diferencon de la similaj vilaĝoj.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Siklósnagyfalu situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Siklós troviĝas 8, Beremend 9, Villány 11, Harkány 13, Bóly 25, Kozármisleny 29 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1294 en formo "Nogfolu". Ekde 1329 tie okazis departementaj kunsidoj, ĉar la komunumo havis la titolon kampurbo. Post la mezepoko La urbeto apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn kaj perdis sian gravecon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Siklósnagyfalu migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti