Silbo estas la nomo de la fajflingvo de la insulo La Gomera, unu el la Kanarioj. La vorto silbo estas hispane por "fajfo".

Viro kiu silbas

En tiu insulo uziĝis tiu lingvo por komuniki tra la profundaj ravinoj. Oni imitas la sonojn de la parolata lingvo per fajfoj, kiuj estas pli laŭtaj. Origine oni imitis la prakanarian ("guanĉan") lingvon, nuntempe oni imitas la hispanan.

En la nuna epoko de poŝtelefonoj la uzo de la Silbo ne plu necesas, do ĝi estas endanĝerita. Por ke ĝi konserviĝu, je la ŝanĝo de la jarmiloj la Silbo enkondukiĝis kiel deviga fako en ĉiujn lernejojn de la insulo, kie antaŭe ĝi estis elektebla fako.

Turistoj en La Gomera ekscias de la fajflingvo kaj ofte kredas, ke tia lingvo estas unika en la mondo. Sed fakte ekzistas similaj lingvoj en aliaj partoj de la Tero kiel partoj de Meksiko, Turkio kaj Nova Gvineo. La pirahanan lingvon de Brazilo oni kutimas krom paroli kaj fajfi ankaŭ kanti kaj zumi.

Konversacio silbe